Miguel Gutiérrez Adúriz Uploaded on June 5th, 2009
by Miguel Gutiérrez Adúriz

This photo is also in:

Bibliografio de Esperanto (Group)

slideshow 3178 docs.
Everyone's docs are displayed. View only Miguel Gutiérrez Adúriz's docs.

More information

This doc is public
Attribution
  1. Taken on June 5th, 2009
  2. View all sizes
  3. Download the original file (pro feature)
  4. 1 459 visits

Platero kaj mi 


Platero kaj miPlatero kaj mi
Jen la kovrilo de la verko "Platero kaj mi" (Platero y yo) de la nobelpremiito
Juan Ramón Jiménez, tradukita de Liven Dek kaj eldonita de AEU.
Ĝi estas la naŭa numero de la libroserio "Hispana literaturo".

Ĝi konsistas el:

1- Antaŭparolo (José María Rodríguez )
2- Platero kaj mi (138 cxapitroj)
3- Lingva glosaro
4- Kelkaj notoj laux cxapitroj
5- Glosaro de loknomoj
6- Glosaro de propraj nomoj
7- Enhavo
(kun multaj originalaj desegnoj de Pedro Ullate)
translate into English

8 Comments / add your comment?

Renato Corsetti
Renato Corsetti says:
Gratulojn, Migel! Mi certe klopodos aĉeti ĝin, ĉar mi estas granda ŝatanto de tiuj poemoj.

Amike

Renato
2 years ago
Angel Arquillos López
Angel Arquillos López says:
Gratulon!

Ángel Arquillos
Prezidanto de AEU
2 years ago
Miguel Gutiérrez Adúriz
Miguel Gutiérrez Adúriz says:
Dankon Renato kaj Ángel.
Fakte vi, Ángel, iel kunkulpas pri la apero de la verko, ĉar Andaluza Esperanto-Unuiĝo, kies Prezidanto vi estas, eldonas la libron!
Mi jam mendis hotelon en Malago por ĉeesti la kongreson, kie ni prezentos tiun novan volumon de la serio "Hispana Literaturo".
2 years ago
Víctor Manuel Macías Caro
Víctor Manuel Macías Caro says:
Dankon kaj gratulon pro via laboro, Miguel.

Kiel onubano kaj ŝatanto de Juan Ramón, mendos kaj certe ĝuos mi vian tradukon de tiu ĉi bela verko.
2 years ago
Alejandro Pareja
Alejandro Pareja says:
Gratulon, Miguel, mi esperas legi ĝin kaj revidi vin baldaŭ.
2 years ago
Miguel Gutiérrez Adúriz
Miguel Gutiérrez Adúriz says:
Hodiaŭ, 19an de junio, "Platero" alvenis al mi libroforme.
La libroserio "Hispana Literaturo" atingis do sian 9an numeron.
Jen por amantoj de literaturo la titolo de ĉiu volumo:

1 La familio de Pascual Duarte (Camilo José Cela, nobelpremiito)
2 Astura Bukedo (plej bonaj aŭtoroj de la norda regiono Asturio)
3 Sentempa sinfonio ( antologio de plej bonaj hispanaj poemoj)
4 Poeto de ' popolo (Miguel Hernández)
5 La stultaj infanoj (Ana María Matute)
6 Tirano Banderas (Ramón del Valle-Inclán)
7 Sanga nupto (Federico García Lorca)
8 Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj (Pío Baroja)
9 Platero kaj mi (Juan Ramón Jiménez, nobelpremiito)

Ek al legado!
2 years ago
Stelo
Stelo says:
Kara Migel,
Mi elkore dankas vian subskribon en la libro Platero kaj mi, kiun mi poŝtricevis de amiko Alejandro.(ĉi jare mi ne povis ĉeesti la kongreson).
Mi jam legis "Platero y yo" en hispana lingvo dum mia lasta restado en Punta Umbria kiam mi havis eblecon ankaŭ viziti la domon de la aŭtoro.
Tradukon tre plaĉas al mi kaj helpis al mi plibone kompreni kelkajn aferojn kiujn mi legante la originalo ne bone komprenis.
Dankon kaj gracias,
amike Danica
2 years ago
Miguel Gutiérrez Adúriz
Miguel Gutiérrez Adúriz says:
Mi ĵus rimarkis, kun aparta ĝojo, ke la verko aperas en la listo de cent plej legindaj tradukoj al Esperanto, aperinta en la revuo "Esperanto" de UEA, Novembro 2010.
17 months ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...