Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution

1 473 visits

Amo kaj asfalto


(Enfrançais plus bas)

Cxu vi jam iris amejen?
Kiam? Kun kiu? Kaj kiom da fojoj?
Cxu mi konduku vin tien?
Ke mi ja konas tiom da malsamaj vojoj.

Cxiuj iel supreniras
Forlaso de la plank' estas kvazaù obsed'
Flugi ja ne malfacilas
La gravito tute ne estas fatalajxo sed

Se timigas vin altec'
Restu malalte
Mi sxvebos en ekzaltec'
Vi pezos surasfalte

Fidu, sekvu, admiru min
Kaj foriros per miaj respondaj sentoj
La pezigaj dubo kaj tim'
Kiuj malsuprenigas nin de la tegmentoj

Vidi la mondon desupre
Donos pli da malpezemo al la pied'
Pli da flugemo ensxultre
Kaj ni cxiam alproksimigxados la sunon sed

Se timigas vin altec'
Restu malalte
Mi sxvebos en ekzaltec'
Vi pezos surasfalte

Kio okazas al mi nun?
Ke vi forjxetis mian belan proponon
Ne nur ne altiras la sun'
Sed sxajnas, ke mi enprofundigxas en la grund'

Cxar atingis min dolor'
Pro vi senhalte
Mi dronigxas en rankor'
Vi restas surasfalte

________________________________________________
AMOUR ET ASPHALTE

T'es-tu déjà rendu à l'amour ?
Quand ? Avec qui ? Et combien de fois ?
Veux-tu que je t'y conduise ?
Je connais beaucoup de chemins différents

Tous montent d'une manière ou d'une autre
L'abandon du plancher est comme une obsession
Ce n'est pas du tout difficile de voler
La pesanteur n'est en rien une fatalité mais

Si tu as peur du vide
Reste en bas
Je planerai dans l'exaltation
Tu pèseras sur l'asphalte

Fais-moi confiance, suis-moi, admire-moi
Et disparaîtront par mes sentiments réciproques
Les lourds doute et peur
Qui nous font descendre des toits

Voir le monde d'au-dessus
Nous allègera le pied
Donnera des ailes à nos épaules
Et nous nous approcherons sans cesse du soleil mais

Si tu as peur du vide
Reste en bas
Je planerai dans l'exaltation
Tu pèseras sur l'asphalte

Que m'arrive-t-il maintenant
Que tu as rejeté ma belle proposition?
Non seulement le soleil ne m'attire pas
Mais il semble que je m'enfonce dans le sol

Comme la douleur m'a atteint-e
Par ta faute, sans cesse
Je me noie dans la rancoeur
Tu restes sur l'asphalte

Onagrino (Dominique)--- (*), Rogener Pavinski, Olivier Eliovir have particularly liked this photo


Comments
Onagrino (Dominique)--- (*)
Onagrino (Dominique)…
Mi ŝategas!!!
Sed tiu-ĉi version estas iom tro "serioza".
Kvankam la temo ne estas ridinda, mi preferas la iom ironia interpretado.
Amo estas vere tre ekzaltiga... komence. Oni ĝuu ĝin (sen timo), sed oni konsciu tamen, ke ĝi, volite nevolite, transformiĝos kaj fariĝos io malpli ekzaltiga...
Ne tre facilas akcepti la ambaŭ aspektojn...
Mi povus paroli pri tio dum horoj...
8 years ago.
Gijom Armide has replied to Onagrino (Dominique)…
Faru!! Estas multa spaco kaj verŝajne malmultaj legantoj... Krom mi!
:)
8 years ago.
Onagrino (Dominique)--- (*)
Onagrino (Dominique)…
Décidément, c'est celle que je préfère....
8 years ago.