|
Kolonjano's gallerypro
|
Launch the slideshow |
Diversaj vojmontriloj ĉe la strata flanko
Ne mankas tradiciaj vojmontriloj ankaŭ ĉe la alia flanko.
|
Danĝero de falantaj ŝtonoj
Ĉe la ruino. La strato kurbiĝas maldekstren antaŭ Ehrenstein kaj plu kondukas al la tombejo. Oni konstruis barilon, sed tamen ŝtonoj povus atingi la ŝoseon.
|
Angula turo kaj ruino
En Ehrenstein. Videblas la angula turo kun konusforma tegmento – preskaŭ tute kaŝita de arboj – kaj la ruino. Kiam mi alvenis, multaj homoj estis en kaj antaŭ la preĝejo pro geedziĝa ceremonio.
|
Angula turo
La angula turo el pli proksima vidpunkto.
|
Zigzaga barilo
Ĉe la ruino. Rigardante de pli alta loko oni konstatas, ke la barilo kvazaŭ zigzagas.
|
Mallarĝa irejo apud la preĝejo
Oni povas preterpasi la peĝejon ĉe ties maldekstra (norda) flanko.
|
Malalta porda arko
Kvazaŭ miniatura pordego, ja konvena por la etulo rigardanta malsupren el sia "fenestro".
|
Krucvojo – krucumito kun homoj
La tria stacio antaŭ la fino de la krucvojo. Ĝi situas ĉe la strato, kiu preterpasas Ehrenstein kaj kondukas al la tombejo.
|
|
Krucvojo – entombigo
La lasta stacio de la krucvojo. Ĝi situas proksime al la preĝejo. La krucvojo komenciĝas ĉe la tombejo.
|
Krucvojo – depreno de la kruco
La antaŭlasta stacio de la krucvojo. Ĝi troviĝas ĉe la strato, kiu preterpasas Ehrenstein kaj kondukas al la tombejo.
|
Koboldo
Certe estas kialo, ke koboldo aperas en monaĥejo. Kiu scias pli?
|
Preĝejo
La preĝejo de Ehrenstein. Ĝi ne havas fenestrojn sur la norda flanko (maldekstre, ne videbla). La ceremonio preskaŭ finiĝis kaj la kamentubistoj tenas arkojn, sub kiuj la novaj geedzoj paŝos eksteren.
|
Benko por moŝtoj
Tiu ĉi benko havas pordojn.
|
Dekstra suda fenestro
Multkolore ornamita fenestro dekstre al la predikejo.
|
← previous 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 … 15 next →
Thumbnails • Medium • Large
Latest docs of Kolonjano
–
Photos
|
Audios
|
Videos
|
All the docs