With...

La Ondo de Esperanto

See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 248 visits

Esperantisto de la jaro 2010

Esperantisto de la jaro 2010
Mi troviĝas en malfacila situacio, ĉar por ne ŝajni malmodesta mi prisilentis en edukado.net la honorigon, kiu trafis min fine de la jaro 2010. Venis pluraj "protestleteroj" kies skribintoj preskaŭ postulas, ke mi raportu ankaŭ pri tiu evento. Do, jen la novaĵo:

"Pro la diversmaniera antaŭenigo de profesieca instruado de Esperanto, interalie, pro la popularigo kaj okazigo de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj pro la renovigo de la porinstruista retejo edukado.net oni elektis min la Esperantisto de la jaro 2010."
Okaze de tio aperis intervjuo (http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/196-lode.htm#196) kun mi en la februara numero de La Ondo, kiun mi bonkore proponas al vi legi.
Ankaŭ ĉi-loke mi dankas ĉiujn voĉdonintojn pro la fido en mia laboro kaj ĉiujn gratulintojn kiuj per siaj bondeziroj pravigis la decidon de la komisiono.

Mi klopodas laŭ miaj fortoj kaj ebloj plue labori kaj servi ĉiujn, kiuj laboras en la kampo de instruado, disvastigo kaj flegado de nia kara lingvo.

Katalin Kováts, redaktoro de http://www.edukado.net

Cetere la foton faris Tante Kathe....

rozo, Natali, Ester, Paulo Meliz and 2 other people have particularly liked this photo


37 comments - The latest ones
Bojana
Bojana
Mi jam legis. Estas bonege.
7 years ago.
Katalin Kovats has replied to Bojana
Koran dankon, kara Bojana.
7 years ago.
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. W…
Gratulon refojan! Pli da hungaroj devus aboni je La Ondo de Esperanto, ĉiu departementa biblioteko... Tiam hungaraj esperantistoj pli povus sekvi viajn paŝojn. Principe, oni povus informi ĉiun ekzamenaton, ke vi zorgas pri iliaj referenckadroj, sed ilin interesas nur la propra poentonombro. Eble mi nomumu min lude reprezentanto de ekzamenantoj ĉe la strato Rigó: mi gratuas vin ankaŭ je ilia nomo. Morgaŭ mi informos kelkajn,
7 years ago. Edited 7 years ago.
Katalin Kovats has replied to Blazio VAHA (n.s. W…
Dankon, Blazio....
7 years ago.
David Sn
David Sn
Gratulojn kara Katalin!!!
7 years ago.
Katalin Kovats has replied to David Sn
Dankon kaj salutojn, David!
7 years ago.
Illo Jütte
Illo Jütte
ENFIN!!
Felicitations encore une fois, Kati.
(Tante Käthe, fière de te connaître...et fière de la foto...)
7 years ago.
Hannes van Loggerenberg
Hannes van Loggerenb…
Gratulon, samurbanino Katalin! Kaj cetere: bela foto! Do, gratulon ankaŭ al la fotistino.
7 years ago.
Katalin Kovats has replied to Hannes van Loggerenb…
Dankon, Hannes.... Strange, ke ni neniam renkontiĝis....
Mi gvidos ekzamenojn en Roterdamo sekvasabate...ĉu vi ne emus trapasi ĝin je nivelo C1?
http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj
7 years ago.
Nazaré Laroca
Nazaré Laroca
Elkorajn gratulegojn, kara Katalin, pro via senlaca kaj imitinda laboro favore al Esperanto!!!
Vi meritas tian premion! D-ro Zamenhof estas tute felicxa en la Cxielo! ;-)
Cetere via foto estas tre bela!
Amiike,
Nazaré (el Brazilo)
7 years ago.
Katalin Kovats has replied to Nazaré Laroca
Dankon, kara... vi ĝojigas min per via mesaĝo.
Jes, ni feliĉigu Zamenhof... sed nepre ankau nin mem...
Mi esperas revidi vin somere...
7 years ago.
Janos A. Sipos
Janos A. Sipos
Mi sendas al vi mian plej honestan gratulon kara kati!
7 years ago.
Katalin Kovats has replied to Janos A. Sipos
Én is üdvözöllek és szeretettel gondolok a régi szép időkre és még mindig őrzöm a követ, amit tőled kaptam ajandékba.
7 years ago.
Danka Leyk
Danka Leyk
Kara Katalin! Mi ghojas legi pri Via honorigo! Gratulojn!!! Kaj la foto - por mi estas pruvo, ke realigi amatan okupon felichigas :-) Kore.Danka
7 years ago.
Katalin Kovats has replied to Danka Leyk
jes, jes... mi vere estas feliĉa... nova paĝaro, multe da farendaĵoj, atentema publiko, sanaj gefiloj, amplena edzo..kion mi deziru pli? La foto vere montras miajn sentojn...
7 years ago.
Manolo
Manolo
Gratulon kara! Mi aplaŭdas....
7 years ago.
Katalin Kovats has replied to Manolo
Mi akrigas miajn orelojn por audi tion..... Dankon!
7 years ago.
biciklanto
biciklanto
Kara Katalin, ni vin gratulas pro via sukcesa laboro por edukado.net kaj gvidado de kongresaj laborgrupoj. Amike, Eddy kaj Ella
7 years ago.
Katalin Kovats has replied to biciklanto
Korajn dankon por vi ambaŭ kaj por la gratuloj kaj por la helpo per kiu vi kontribuis al la rekonstruo de la paĝaro. Salute, Katalin
7 years ago.
Geneviève
Geneviève
Gratulojn Katalin
7 years ago.
Katalin Kovats has replied to Geneviève
Dankon, kara Genoveva!
7 years ago.
Marian Vochin
Marian Vochin
Vi meritas ĉiujn gratulojn. Sukcesojn en via estonta agado!
7 years ago.
Katalin Kovats has replied to Marian Vochin
Dankon, Marian...
Sciu, ke post kelksemajna deviga "ripozo" por realigo de aliaj projektoj mi baldau reatakos nian komunan projekton kaj tiam mi kontaktos vin por raporti pri ĝi. .
7 years ago.
santi
santi
Felicidades.
7 years ago.
Katalin Kovats has replied to santi
Muchas gracias, Santi!
7 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Pitagorajn Gratulojn Katalin!
Mi legis en la intervjuo "Ŝi estas lingvisto, kun instruistaj diplomoj pri matematiko...". Mi estas instruisto pri matematiko en mia lando (Brazilo) kaj mi multe deziras akiri kapablon instrui matematikon en esperanto tiel kiel mi same agas en mia profesio. Kiajn konsilojn vi povas doni al mi por atingi tiun celon?
Mi antaŭdankas vian respondon. Amike, Raŝi.
7 years ago.
Katalin Kovats has replied to Raŝi - Audino
Mi timas, ke nenie eblas diplomiĝi pri esperantlingva instruado de matematiko.
7 years ago.
Angel Arquillos López
Angel Arquillos Lópe…
Kara,
mi gratulis al vi private kaj nun mi profitas la okazon fari ghin publike. Bela kaj tre inteligenta esperantistino=Esperantisto de la jaro. La foto belas, sed en la realo vi estas pil bela.
Fortan brakumon,
Ángel
7 years ago.
Katalin Kovats has replied to Angel Arquillos Lópe…
Wauuuuu! Kia komento!!!
7 years ago.
Gag-Pa de AGFU Francisko Garcia
Gag-Pa de AGFU Franc…
Gratulegon!, mi vidis cin en Poznano-Pollando sed mi ne salutis ĉar ci kuris tro kaj mi nur estis dum unu tago tie. Ĉu tro da laboro? Brakumon.
7 years ago.
Katalin Kovats has replied to Gag-Pa de AGFU Franc…
Mi ĉiam kuras.... Ĉu tio estis dum ARKONES?
Lastseptembre tie mi estis malsana..do, estis bone por vi, ke vi ne vere renkontis min.
7 years ago.
Ester
Ester
TOP!!!!!!!!!!!!
And congratulation
7 years ago.
Katalin Kovats has replied to Ester
Thanks, Ester!
7 years ago.
Toeko
Toeko
Bone, eĉ bonege. Sed - mi ĉiam vidas diversajn "sed'ojn" - kial la foto estas nur iom pli granda ol poŝtmarko? Ja sufiĉas la spaco! ☺
7 years ago.
Katalin Kovats has replied to Toeko
Saluton, Toeko. Mi ne tute komrpenas vian komento.
Kial vi parolas pri poŝtmarkdimensia foto?
7 years ago.
Song Ho
Song Ho
Gratulon kaj dankon~!
6 years ago.