Katalin Kovats

Katalin Kovats

Posted on 12/15/2008


Photo taken on June 12, 2004


See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

605 visits

Rue de l'Esperanto en Canterate

Rue de l'Esperanto en Canterate
Pireneoj - Sud-Francio

Aleksej Borodin has particularly liked this photo


Comments
Nguyen Xuan Thu
Nguyen Xuan Thu
Ĉu esperantistoj loĝas en tiu strato? Ĉu ĝi estas konsiderata kiel ZEO?
9 years ago.
Katalin Kovats has replied to Nguyen Xuan Thu
Ni provis ekscii tion, kiam nie stis tie, sed nun neniu esperantisto loĝas en la komunumo. laŭ la nunaj loĝantoj iam loĝis tie iu. Ni ne eksciis pli ol tio. La ZEO-liston mi devas konstorli, ĝis nun mi ne faris. Dankon pro la ideo.
9 years ago.
Jorgos
Jorgos
Saluton karaj !
CANTERATE mem ne estas komunumo.
Ĝi estas vilaĝero de la komunumo MONTBEL en la francia departemento ARJEĴO ĉe PIRENEOJ.
En FRANCIO estas 100 departementoj kaj pli ol 36 000 komunumoj.
En tiu strato de ESPERANTO loĝadis E-instruintino - nun ankoraŭ sekretariino de la departementa E-asocio, kiun mi prezidas.
Ŝi antaŭ dekoj da jaroj E-on lernis de Olivier TZAŬT, en SVISIO.
Ŝi de dudeko da jaroj ekinstruis al du familioj (el kvar !) de la strato :
- al siaj edzo, gebopatroj kaj tri filoj, el kiuj unu kunbiciklis 11-jaraĝe al U.K. en VALENCIO en 1993 ;
- al najbaroj.
De deko da jaroj ŝi transloĝiĝis, okupiĝis pri multaj aliaj asocioj, sed ...ĵus rekonstruis domon el pajlo en ...KANTERAT' !
La nomigo kaj la inaŭguro de la strato okazis laŭmemore en 1998, kune kun tiuj de multaj aliaj stratoj de MONTBEL kaj ĝiaj vilaĝeroj, ĉiuj strat-nomoj estis en la OKCITANA LINGVO, krom la E-strato, miabedaŭre pro tia mistrafo.
Okaze de la mult-inaŭgurado okazis en MONTBEL jar-kunvenoj de departementaj E- kaj OC-asocioj laŭ mia propono kaj en vespero koncertis iu okcitana kantisto kaj nia "bardo sen barbo" Georgo HANDZLIK en najbar-vilaĝa festosalono de CHALABRE.
Ĉu sufiĉaj precizigoj ?
Amike via Js.
9 years ago.
Katalin Kovats has replied to Jorgos
Nekredeble! Koran dankon, Jorgos. Jen, kiom malgranda estas la mondo!
Ni tute hazarde trovis la vilaĝon, kaj antaŭ kelkaj semajnoj tute hazarde renkontis vin. Kaj nun vi tute hazarde trovis tiun bildon.
Mi dankemas al vi kaj bonvolu transdoni miajn salutojn al la sinjorino!

Ps. La vorton "komunumo" mi uzis en la senco, ke "eta grupo de samintersaj homoj". Eble ne tro precize. Dankon pro la klarigoj pri la adminsitra sistemo de Francio. :-)
9 years ago.