See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 159 visits

laplejlongaurbonomoennovzelando

laplejlongaurbonomoennovzelando
la plej longa urbonomo en Nov-Zelando

Adam * has particularly liked this photo


Comments
Henri Masson
Henri Masson
Saluton Katalin ! Jes, kaj oni povas ĝin vidi pli bone en Wikipedia ĉe en.wikipedia.org/wiki/Taumatawhakatangihangakoauauotamateapokaiwhenuakitanatahu
Temas pri 85-litera nomo. Imagu jenan telefonan konversacion :
"Ni kongresos en 2009 en Taumatawhakatangihangakoauauotamateapokaiwhenuakitanatahu."
"Kie ?"
"En Taumatawhakatangihangakoauauotamateapokaiwhenuakitanatahu"
"Mi komprenis nur Taumataw."
"Do, bone, poste estas hakatangihangakoauauotamateapokaiwhenuakitanatahu."
"Sincere, mi komprenis nur "hakatangi"..."
ktp ;-)
Nu, en Eŭropo, la plej longa nomo de loko, fakte "nur" 58-litera, estas tiu de malgranda kimra vilaĝo :
Llanfairpwllgwyngyllgogerychwyrndrobwllllantysiliogogogoch
Vd pri tio fr.wikipedia.org/wiki/Llanfairpwllgwyngyllgogerychwyrndrobwllllantysiliogogogoch
Fakte la loĝantoj supozeble neniam elparolas la tutan nomon. Tio estas ankaŭ vera por mia vilaĝo Moutiers-les-Mauxfaits eo.wikipedia.org/wiki/Moutiers-les-Maŭfaits . Plejofte oni diras "Moutiers" (mutje), escepte kiam tio estas necesa, ĉar ekzistas alia malpli granda vilaĝo je ĉ. 25 km kun nomo "Moutiers-sur-le-Lay".
10 years ago.
Katalin Kovats
Katalin Kovats
Koran dankon, Henri. Mi atentigis la legantojn pri via kontribuo en la blogo-parto pri la sama temo: www.ipernity.com/blog/38865/105076
10 years ago.