Katalin Kovats

Katalin Kovats

Posted on 09/08/2008


Photo taken on July 22, 2008


With...

Katalin Kovats
Sylvain Lelarge


Keywords

prelego
Sylvain
Katalin
,
Van Gogh


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 580 visits

Sylvain kaj Katalin: la Van Gogh-prelego dum UK en Roterdamo

Sylvain kaj Katalin: la Van Gogh-prelego dum UK en Roterdamo
Dum mia prelego Sylvain (mia edzo) laŭtlegis kelkajn leterojn de Vincent, skribitajn al sia frato, Theo. La leteroj kompletigis la prelegon kaj (espereble) bone montris la diversajn temojn kaj flankojn de la vivo de Vincent kaj lian rilaton al la frato.
La prelegon oni anoncis por salono de 200 sidlokoj, sed pro la granda intereso ni devis transiri al la plej granda salono. Tiel ĉirkaŭ 600-700 homoj povis ĝin ĉeesti kaj ĝui.
La mendita filmisto ne alvenis. Tial bedaŭrinde estas neniu konata registraĵo pri la evento, kion multaj tre bedaŭras.
Se iu el vi tamen havas film(er)ojn, fotojn, bv. kontakti min. Dankon.

Aŭskultu la intervjuon de Pola Radio pri la prelego.

Comments
Odamir
Odamir
Tiu pentristo atentigas min, mi tre ŝatus aŭdi vian prelegon!
10 years ago.
Katalin Kovats has replied to Odamir
Ankaŭ mi mem, reaŭdi ĝin...... Dankon.
10 years ago.
MIKELO (Michel Dereyger)
MIKELO (Michel Derey…
Vincent Van Gogh havis bonegan fraton, kiu multege helpis lin, ĉefe finance! Antaŭ kelkaj jaroj, mi legis biografion de la famkonata nederlanda pentristo kaj mi memoras pri ilia mirinda frata rilato! Dank'al Theo ni povas nun admiri multe pli da pentraĵoj! ...
Ĉu eblus iam legi vian prelegon rete, kara Katalin? .... Mi elkore gratulas vin pro via tre bona laboro kaj via agado por nia bela lingvo! :-)
10 years ago.
Onagrino (Dominique)--- (*)
Onagrino (Dominique)…
MI ne ĉeestis la prelegon. Fakte mi ĵus eksciis, pro lia vizito en mia spaco, ke Sylvain estas via kunulo! Mi ofte vidis lin dum la kongresoj, sed neniam iu diris al mi, kiu li estas. :-)
9 years ago.
Katalin Kovats has replied to Onagrino (Dominique)…
Eĉ edzo, kara kaj amanta edzo. Ni salutas vin, amike, Katalin
9 years ago.