Katalin Kovats

Katalin Kovats

Posted on 03/09/2008


Photo taken on April  9, 2007


See also...


Keywords

Mozaiko


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 655 visits

Koko por Sylvain

Koko por Sylvain
Pasintjare mi komencis tiun KOKOn por la 50a naskiĝdatreveno de mia edzo Sylvain.
Ĝi devintus esti preta por la 11a de majo de la pasinta jaro.
Sed mi ne sukcesis. Parte pro mia malsano – kiu malfaciligas manipuli fajnajn erojn – parte pro tempomanko la KOKO samstate pompas en nia kuirejo, daŭre memorigante min pri la Suldo.
Li nun kelkfoje estos for de la hejmo por semajno, eble mi denove “atakos” la toskanan kokon por surprizi lin.

Comments
Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser
Mi ja volonte helpus., sed....:)

Via Cez!
10 years ago.
Katalin Kovats
Katalin Kovats
Dankon por la kuragxigoj. Li pacience atendas, sed jam tre sxatus vidi la pretan verkon. (Ankaux mi :-))
10 years ago.
Nguyen Xuan Thu
Nguyen Xuan Thu
Rigardante la duonfinitan verkon, mi komprenas, ke vi "vestigas" vian terakotan modelon per diverskoloraj eroj. El kiu materialo? Ceramiko? porcelano? aŭ glaso? Ĉu sekreto?
Via verko inspiras min skribi artikolon pri ceramika mozaiko kun multe da fotoj. kiu espereble plaĉos al vi kaj indos esti elektita de vi por venonta artikolo en edukado.net Mozaiko.
Nepre montru al ni la finitan kokon!
Saluton al Sylvain.
9 years ago. Edited 9 years ago.
Katalin Kovats
Katalin Kovats
Kara Thu, neniu sekreto. Mi kovras la formojn per tranĉitaj vitropecoj. Mi mem tranĉas ilin kaj kompreneble vundiĝas plurfoje. La ĉefa problemo, pro kio mi malrapide progresas estas, ke manaks al mi aparta ejo por tiu okupo, kaj instali min , labori kaj poste purigi ĉion de tiuj danĝeraj pecoj bezonas tro da tempo, kiom mi preskaŭ enniam povas dediĉi la hobio.
Kompreneble mi disfanfaronos kiam la fama koko pretos. Dankon pro la intereso.

Jes, certe verku la artikolon por Monda Mozaiko. Momente pro tempomanko mi mem malpli povas flegi tiun rubrikon ĉe eduakdo.net.
9 years ago.