Tipara fasonisto Jason Castle enketis pri la preferata aspekto de la litero ĥ. Mi iom esploris, kiel ĝi kutimis aspekti en diversaj epokoj.
Montriĝas, ke mi havis la ĝustan impreson: en antaŭaj tempoj pli ofte okazas, ke la ĉapelo sidas iom maldekstre, sur la brako de la h, poste pli oftas, ke ĝi ŝoviĝas mezen kaj foje suben. En la plej multaj nuntempaj tiparoj la ĉapelo ŝajnas havi la pozicion kiun montras la bildo de mia iPhone, kaj la plej freŝaj el la esploritaj libro, tiuj de 2007 kaj 1997. Sed ĝenerale en novaj libroj (krom vortaroj) estas tre malfacile trovi la literon. Cetere, jam en la Biblio en 1926 la ĉapelo troviĝas en la nuntempe normala pozicio, dum ankoraŭ en 1964 la renoma eldonejo Stafeto en tipografie senriproĉa eldonaĵo metas ĝin sur la brakon de la h, kaj ne aspektas strange. Do, ambaŭ eblas, eble estas afero de gusto.
|
|
Feeds for Ĉapeloj
–
Subscribe to the latest docs of this album.
Riga - Helsinki 201044 docs |
Kirgizistan 2009191 docs |
Київ 2009166 docs |
Ryssland 200158 docs |
Öland 200930 docs |
… view all of them? |