Kalle Kniivilä Uploaded on July 4, 2009
by Kalle Kniiviläpro

This photo is also in:

More information

This doc is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. Taken on Saturday July 4th, 2009 at 17:51
  2. View Exif properties of this photo
  3. View all sizes
  4. Download the original file
  5. Replaced on July 5, 2009
  6. 322 visits

Hemska priser på flygplatskaféet 


La prezoj en la flughavena kafejo estis tute hororaj. Similas al la prezoj en la pli kostaj flughavenaj kafejoj en Kopenhago, sed tie oni almenaŭ ricevas verajn telerojn kaj tasojn, ne unufojajn plastaĵojn kaj kartonaĵojn. Sed redkompence mi lernis la ĉarman vorton мъфини. Mi tamen certe ne sekvos la inviton "Заповядайте отново"...

11 Comments / add your comment?

Harri Lainepro says:
Kiu monunuo?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Kalle Kniiviläpro says:
Bulgaraj levoj. Unu levo egalas al proksimume duona eŭro.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro replies:
Bone, mi pensis ke estas eŭroj aŭ dolaroj, ĉar iam flughavenoj montras prezojn en ne-enlanda mono. Do, tio estis nenio kompare kun la prezo, kiun postulis de ni kafvendistino (kartona taso, trinku stare) en Ŝeremetjevo. Ni estis grupo de kvar finnoj, kaj ni simple nek trinkis nek pagis (kaj pro tio mi ne povas montri kvitancon por pruvi :).
Posted 4 months ago. ( permalink )
Kalle Kniiviläpro says:
Hm, tio mirigas min. Mi memoras trinki ne kafon sed bieron en Ŝeremetjevo, kaj eĉ mi kun ĝi manĝis picopecon. Certe mi tion ne farus, se la prezo estus horora. Krome mi rajtis sidi, kaj se mi ĝuste memoras, la bongusta rusa biero estis en vitra glaso.

Suvenir-vendejo en Ŝeremetjevo
Posted 4 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Estas tamen pli normale atendi nerealajn prezojn en stacidomoj de Rusio. Mi eĉ rimarkis, ke plurokaze en similaj lokoj mi simple ne plu pensas pri manĝoj/gazetoj ktp.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro says:
Vi foriris en la tago antaŭ komenco de Esperanto-renkontiĝo tie?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Kalle Kniiviläpro says:
Hm, ĉu estas Esperanto-renkontiĝo en Burgas nun? Mi eĉ ne sciis...
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Lars Sözüerpro replies:
Posted 4 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Ho, dankon pro la informo — mi eble estos en la regiono iam fine de julio :) El la informo tamen ne klaras, ĉu oni ĝojos pri hazardaj unutagaj gastoj.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Nu, demandi ja neniom kostas...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Mi rigardis en la mapo — mi bezonus aviadilon por transflugi la Burgasan enfluejon de la Nigra maro :) La ĉirkaŭa vojo tra Burgaso aspektas iom tro longa por simpla vizito. Mi konsoliĝos per tio, ke esperantistoj tiel multas en la mondo, ke ne nepre vizitas ĉion okazantan en relativa proksimeco.
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...