Kalle Kniivilä Uploaded on May 18, 2008
by Kalle Kniiviläpro

Komentu en Esperanto (Group)

slideshow 263 docs.
Only Kalle Kniivilä's docs are displayed. View everyone's docs.

More information

This doc is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. Taken on Sunday May 18th, 2008 at 15:33
  2. View Exif properties of this photo
  3. View all sizes
  4. Download the original file
  5. 1 315 visits

Tuboj atendas 


Dum dimanĉa promeno ni trafis ĉi tian vidaĵon en parketo, kie oni konstruas novan hejtotubon. Diversaj tubopecoj kaj aliaj aĵoj por baldaŭa muntado kuŝas apud la fosaĵo, atendante la novan laborsemajnon. Tiuj eroj certe kostas centojn kaj centojn da eŭroj, sed aliflanke ili ne estas tre facile uzeblaj aŭ vendeblaj. Tamen ja ekzistas la risko, ke iu ilin forprenos aŭ difektos, sed evidente la risko estas negranda en nia urbo, aŭ almenaŭ en ĝuste tiu parketo. Ĉu en via urbo la konstruistoj tiamaniere lasas aĵojn kuŝi en alirebla loko? Hejtotuboj parolas.

3 Comments / add your comment?

Lars Sözüerpro says:
Se temas pri maŝinoj aŭ fariloj, certe ili ne lasas ilin. Ekzemple la diskosegilon por la konstruligno en domkonstruejoj oni kutime pendigas de la argano dumnokte. Sed proksime de nia loĝejo oni anstataŭis antaŭ malmultaj semajnoj tubojn sub la strato, kiuj aspektis tute same kiel tiuj ĉi, kaj evidente oni ankaŭ ĉe ni ne bezonis timi ŝteladon.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Kalle Kniiviläpro says:
Jes, same ĉe ni oni ofte pendigas diversajn facile ŝteleblajn kaj eventuale vendeblajn aĵojn, aŭ enŝlosas ilin. Eble la tubopartoj estas tre pezaj kaj malfacile moveblaj? Sed tamen, ĉi tiuj partoj ne estis tre longaj, do kredeble paro da decidema homoj povus ilin forporti. Cetere, oni efektive ŝteladas aĵojn de konstruejoj, tion mi scias, ĉar mi kiel loka raportisto de gazeto regule telefonas al la polico por ekscii, kiaj krimoj okazis dum la lasta tago aŭ du.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Fakte metaloj iĝis jam tiel multekostaj, ke ankaŭ mi opinias tiajn tubojn tro ŝtelindaj. Antaŭ unu jaro mi legis pri tia okazaĵo: en najbara urbo oni konstruis novan biciklovojon sur abandonita varfervojo. Pro sekureco necesis fari ĉe unu ponto novan balustradon. Ial oni decidis fari ĝin el senrusta ŝtalo - tre kosta. Jam antaŭ la inaŭguro, iunokte la tuta balustrado estis ŝtelita.
Posted 17 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...