Ĉu vi nomas tiun manĝaĵon "krespo"?
De rusiaj esperantistoj mi aŭdis nur la vorton "flanoj" (kaj en la familio uzas ĝin).
En Peterburgo (kaj jam en kelkaj aliaj urboj, eĉ Kaluga, ekz.) estas nova reto kun bona rilatumo de kvalito kaj prezoj: "Ĉajnaja Loĵka". Tie oni vendas flanojn kun diversaj aldonaĵoj, salatojn kaj freŝe infuzitan teon (estas relative granda elekto). Mi konsilas provi. :)
Mi scias, ke rusoj kutimas nomi krespojn flanoj. Ŝajne pro iu vortaro aŭ lernolibro. Ĝenerale nomoj de manĝaĵoj estas malfacila ĉapitro, ĉar ĉiu lando havas siajn kutimojn. Sed se oni ne ŝatas la tute kutiman vorton "krespo", oni povas ankaŭ elekti la PIV-an vorton "blino". Ankaŭ "flano" estas PIV-a, kompreneble, sed ĝi estas tre ĝenerala vorto, kaj ne tre konata ekster Rusio, laŭ mia sperto. Mi ĝin aŭdis nur de rusianoj.
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
De rusiaj esperantistoj mi aŭdis nur la vorton "flanoj" (kaj en la familio uzas ĝin).
En Peterburgo (kaj jam en kelkaj aliaj urboj, eĉ Kaluga, ekz.) estas nova reto kun bona rilatumo de kvalito kaj prezoj: "Ĉajnaja Loĵka". Tie oni vendas flanojn kun diversaj aldonaĵoj, salatojn kaj freŝe infuzitan teon (estas relative granda elekto). Mi konsilas provi. :)
Kalle Kniiviläpro says: