musmato-01-persa

1/6 — parto en persaj literoj rezulte de skanado. la inko ne plene nigras, pro kio aperas diafanaj trastrioj en la longaj literoj.

musmato-02-persa

2/6 — la persa parto post prilaboro sub gimp: - loka korekto de misa litersekvo - fortigo de kontrasto por netigi la literojn kaj forigi eventualajn ombrojn de la papero - ŝovo de la koloro al indiga bluo

musmato-03-latinida

3/6 — latinlitera parto rezulte de skanado. ĝi estas en flua angla stilo kun levado de fina "o" provizita de arabesko, kio kompensas la pezon de la komenca majuskla "m".

musmato-04-latinida

4/6 — la latinlitera parto post prilaboro sub gimp: - ioma kontrastigo - ŝovo de la koloro al sobra ruĝo.

musmato-05-kunmetita

5/6 — kombino de la perslitera kaj latinlitera partoj per gimp: - surmeto de la du tavoloj super blanka fon-tavolo - diafanigo de la respektivaj fonoj (blanka koloro --> alfa-tavolo) - interadapto de la grandoj - lokado de la du skribaĵoj - ŝovo de la dato kaj tipografia aldono de kopirajto por enŝovi trian ruĝan eron. - prilaboro de kelkaj vavoj (la literoj kun rondecaj kapetoj) por ke iuj aperu sub, aliaj aperu super la latinliteraĵo. (postkonsidere mi bedaŭretas, ke la kombino kreas kelkajn fermitajn bl…

musmato-06-presita

6/6 — finita musmato liverita de reta presoservo.