Mi prenis tiun bildon dum KEF en Helsini (2005) en lernejo kie fakte situis mem kefejo. Kiel vi povas vidi ĉe la naskigxdatoj estas steletoj kaj ĉe la mortodatoj estas faŝistaj svastikoj. Ĉu iu povas klarigi, kial steletoj kaj kial faŝistaj svastikoj?
Dankon.
/ĴomArt
Send a message
Search for members


Kalle Kniiviläpro says:
La svastiko ne estas nazia, se vi atente rigardas - la nazia svastiko ruliĝas en la mala direkto. Ĉi tia svastiko estis la simbolo de la finna aerarmeo ekde la 1920-aj jaroj, kaj ankaŭ cetere uzita en diversaj armeaj kuntekstoj, ekzemple sur ĉenoj de iuj ordenoj ktp. Ĝenerale ĝis la fino de la dua mondmilito svastikoj estis tre oftaj en diversaj landoj kaj diversaj kuntekstoj - ja temas pri pratempa barata simbolo. Post la dua mondmilito oni ĉesis uzi svastikojn, ĉar ili iĝis tro ligitaj kun la nazioj.
Ĝuste ĉi tie la svastiko supozeble estas uzata por indiki, ke la koncernaj homoj heroe pereis en la vintra milito. Mi neniam vidis tian uzon antaŭe, sed povas imagi ligon kun la armea simbolo, pro la datoj, mortolokoj - kaj la teksto "Isänmaan puolesta" - "Por la patrolando".
Cetere, mi iam verkis pri la vintra milito por La Ondo de Esperanto, ĉi tie:
La Vintra milito - 60 jarojn poste
Kalle Kniivilä edited this comment 3 months ago.
ĴomArt kaj Nataŝapro says:
Dankon, ankoraû foje.
Plej amike
ĴomArt
Kalle Kniiviläpro says: