See also...


Keywords

O. Tzaut
Kanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

944 visits

Se mi estas fraŭlo - Olivier Tzaut


Dum mi estis fraŭlo, ho jes, ho jes,
Dum mi estis fraŭlo, ho jes,
Ne havis edzinon sed glutis la vinon!
Mi volus fraŭliĝi denove, jes,
Liberi je ina frenez’!

Min kaptis edzino, ho pest’, ho pest’,
Min kaptis edzino, ho pest’!
Jen estis la fino de l’ĝojokulmino
Kaj de la rafino de l’vivofest’,
Finiĝis la bona digest’!

Kaj eĉ ŝi ekmortis, ho ben’, ho ben’
Kaj eĉ ŝi ekmortis, ho ben’!
La koro refortis, la ĝojo min portis,
Min ĉio agordis al ĝusfesten’
Mi spiris en fraùla ĝarden’!

Min kaptis alia, ho min, ho min,
Min kaptis alia edzin’!
Ŝi estas pli aĉa ol l’alia klaĉa!
Ho, kiel min savi el la destin’?
Ho, kiu refraŭligos min?

Se mi estus fraŭlo, ho bel’, ho bel’
Se mi estus fraŭlo, ho bel’,
Virino forestus, neniu protestus,
Mi bone digestus kaj trinkus el
Konstante replena botel’!

Comments
Heliko (Alain)*
Heliko (Alain)*
tio tiel veras !!!
Bonan jaron al vi kara Joël
6 years ago.
Alfred
Alfred
Iom parodie, iom vera. :-)
Kaj tre zorgeme rimita teksto.
Bele kantita!
Gratulojn!
6 years ago.