1 favorite
4 comments
1 165 visits
Mia komento pri la hispana lingvo responde al la demando de radio-aŭskultanto. Stacio "Grad Petrov", elsendo pri la Lingva Festivalo, 18 mar 2008.
3 comments
965 visits
La fama statuo de Femido antaŭ la Supera Kortumo (juĝejo) de Respubliko Norda Osetio — Alanio, en Vladikavkaz. La oseta Femido ĉion bonege vidas, atentu! :) Foto de nekonato, (re?)publikigita en vKontakte far Z. Ĥutinajev.
1 comment
884 visits
Peterburga «Okeanarium» en la strato Marata. Fokoj ludas en sia baseno.
2 comments
873 visits
Farita de aviadilo foto de la distrikto, en kiu mi loĝis en Vladikavkaz dum preskaŭ dek jaroj (4-11 lernojaroj de mezlernejo). La triangulo nomiĝas neformale Бермуды (Bermudoj).
1 comment
831 visits
Mi memoras proverbon, kiun mi aŭdis nur de mia patrino, kiu diris, ke ŝi aŭdis ĝin de ŝia avino. Eblas traduki ĝin kiel "Kiam la mezo satas, periferio petolas"; temas pri tio, ke satiĝinte homo vigliĝas. Tiun proverbon mi trovas tre trafa en la kazo de mi…
1 favorite
5 comments
649 visits
Ruiniĝinta ponteto en iom forlasita parkego ĉe la sud-orienta urborando de Vladikavkaz. Ponteto devis helpi la pasantojn, kiam la pluvrivereto pleniĝas post pluvoj.
631 visits
Foje mi ludaĉas lipharmonikon. Hodiaŭ mi pli-malpli sukcese intuicie trovis muzikon de la respublika himno de Nord-Osetio, la regiono, kie mi naskiĝis kaj kreskis. Certege, orkestro ludas tion multe pli kvalite, sed bonaj registroj en la Reto mankas... I…
614 visits
La duobla surĉevala skulptaĵo omaĝas 200-jariĝon de libervola aliĝo de Osetio al Rusio. La rajdantoj estas stiligitaj oseto kaj ruso en naciaj vestoj kaj kun nacistilaj ornamaĵoj de la ĉevaloj. Maldekstre malantaŭ la monumento estas kulturdomo „Elektron“…
3 comments
594 visits
Gazetoj estu liberaj je rubaĵo :) La nova ludilo de Maŝa (ŝi ŝategas diversajn traktorojn, kaj ankaŭ trajnojn kaj tramojn) kaj la senpaga anglalingva semajngazeto "Saint Petersburg Times".
3 comments
592 visits
Pomorie, plano de la urbo en la strato. Ĝi vere estas tia etendita; maro estas ne ĉe ambaŭ flankoj: maldekstre en tiu ĉi plano estas la t. n. Granda Salita Lago, laguno kun alta saliteco, en kiu oni dum jarcentoj produktas marsalon. La skriba, cirila, im…
3 comments
579 visits
Tiajn teksaĵajn sakojn oni disvendis al ni en Sampo Keskus, kie mi lernas la finnan. La sako kostas ĉ. 50 EUR kaj entenas du lernolibrojn, kvin lumdiskojn, iujn elprintaĵojn kaj kopiojn. Pro la longaj teniloj, ĝi estas oportuna sako, kaj mi imageble uzos…
2 comments
576 visits
Estas garaĝo ie ĉe la sud-orienta rando de Vladikavkaz. Videblas, ke komence estis simpla garaĝo por unu aŭto. Poste la posedanto alkonstruis la duan etaĝon, poste la malgrandan tenejon malantaŭe, poste ankoraŭ kelkajn ejojn...
2 comments
565 visits
En la centro de Burgaso mi kaj la filino. Mi portas la T-ĉemizon, aĉetitan laŭvoje de la ĉi-jara UK ĉe la norveg-sveda limo (mi speciale tiam elektadis, ke estu skribite "Sverige", sed ne "Sweden", kien sur plejmulto de vendataj memoraĵoj).
6 comments
556 visits
Nevole politika reklamo de biero "Sibirskaja Korona" (Siberia Krono). La subskribo tekstas "La grandaj reformoj en Rusio", supre estas cara krono, imperiestra krono (kun subskriboj de jarcentoj) kaj sekvas ilin biera ŝtopilo kun subskribo XX jarcento; la…
2 comments
551 visits
Skribaĵo super pisabo en iu vendejo: „Atenton! Por ne malsekigi la ŝuojn, staru laŭeble plej malproksime“ (kiel mi komprenis ĝin).
7 comments
549 visits
Mezlernejoj kaj pluraj aliaj institucioj en Osetio havas du titolojn: en la rusa kaj en la oseta. Tiu ĉi tabulo estas en la oseta, de la alia flanko de la pordo pendas la rusa. La teksto estas «15-a ĝeneralinstrua meza lernejo»; pli supre, sur la nigra fo…
4 comments
533 visits
La marbordo apud Primorsko-Aĥtarsk estis ĝenerale gruza kaj ŝtoneta, sed eblis elfosi kavetojn por ke infanoj povu treti sur pli agrabla tereno kun sablo...
2 comments
524 visits
Laŭ peto de Aleks Kadar, kiu deĵoris ĉe la TEJO-stando, mi pozas kun tiam freŝa eldono de la adresaro de "Pasporta Servo". Okazis dum IJK-2004, fotis Aleks Kadar.