Enmanigo de diplomo en la Lingva Festivalo

Mia filino Maŝa enmanigas diplomon de partoprenanto al Dmitrij, la prezentinto de la eklezi-slava lingvo, mia kursano pri Esperanto. Dimanĉe okazis la 4-a Lingva Festivalo en Sankt-Peterburgo.

Location:


Esperantistoj en Vikimanio 2011

La plej aktivaj Esperantaj partoprenantoj de Vikimanio (Wikimania) en Hajfo, aŭgusto 2011.

VK.com esperantigita

Esperanta interfaco ekfunkciis en la plej populara ruslanda socia reto vk.com la 12-an de aprilo. Ekde la 14-a ĝi ankaŭ aŭtomate esperantigas la cirilskribajn nomojn de la uzantoj. VK estas ĉefe populara en Rusio, Ukrainio kaj kelkaj aliaj eks-sovetiaj landoj, tamen multas jam eksterlandaj uzantoj, la sistemo estas tradukita al kelkdek lingvoj.