Granda testudo

Sufiĉe granda testudo sur la monteto ĉe la Suna Bordo. Mi neniam antaŭe tenis tiom grandan en la manoj (kaj mi ja prenis tiun ĉi en la manojn, ĉar la tento estis tre granda — en infaneco mi havis testudon hejme, de alia speco, la mez-azian, kiun donacis al mi afgandevena samklasanino, ja longa alia historio).

Abelo

Abelo kolektas nektaron, sed ne polenon.

Golfo

Boatoj en la haveno de malnova Nesebaro, surfone — la orienta fino de la Balkana montaro kaj la urbeto Sveti Vlas (la sekva ripozloko post la Suna Bordo, kiu estus pli maldekstre, se tio estus panoramo).

Ĥana tento

Sur la monteto ĉe Suna Bordo estas restoracio „Ĥanska ŝatra“ (Ĥana tento). Manĝaĵoj estas interesaj, grandaj pladoj, sed relative multekostaj. Eblas tamen veni, promeni ĉirkaŭe, ĝui la vidojn kaj foriri/forveturi. Ni tamen iom manĝis.

Vidu!

En la strato de etnografia vilaĝo Ĵeravna (Orienta Bulgario, provinco Sliven).

Simbola ulmo

Unu el la gravaj simboloj de la urbo Sliven (Bulgario) estas tiu ĉi ulmo tuj apud la urbestraro (flava mur maldekstre). La aĝo de la ulmo proksimas al mil jaroj.

Strato en Ĵeravna

Ĵeravna estas montara vilaĝo en provinco Sliven, kie ekde la komenco de la nuna jarcento disvolviĝas etnografia centro. Populara ripozloko de bulgaraj urbanoj.

Memore al rusoj

Memorroko kaj tabulo en urbeto Kotel (Orienta Bulgario). „Memore al la pereintaj rusaj militistoj, 1877-78“, estas listigitaj tri nomoj, du el ili estis el provincoj, nun apartenantaj al la nove sendependa Ukrainio (Ĉernigov kaj Poltava). La urbeto estas agrable trankvila, la buso al Ĵeravna ripozas en ĝi dum unu horo, ne klaras por kio; mi rezulte havis la bonŝancon foti tiun ĉi tabulon.

Стара Планина | Balkana montaro

Balkana montaro apud Ĵeravna, vido rande de la vilaĝo. Mi estis en t-ĉemizo, iam aĉetita ĉe norvegi-svedia landlimo, kun la vorto „SVERIGE“ (Svedio) sur la brusto :)
13 items in total