See also...

Esperantistoj Esperantistoj



Keywords

peterburgo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial

663 visits

Esperantologo

Esperantologo
Prelego de esperantologo d-ino Oksana Burkina, dum la Rusia Esperantista Kongreso en Peterburgo, majo 2010.

Comments
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. W…
Ĉu ankaŭ pri intonacio, prononco kaj/aŭ sociolektoj en Esperanto? Pri kio ŝi prelegis?
Apud Volgo, proksime al urbo Kostroma, mi aŭskultis ŝin pri ĝenerala lingvistiko kaj
pri priskribo de Afrikaj lingvoj, se mi ion ne konfuzas... Ŝi parolis ankaŭ pri lingvotipologio.
Kion ŝi instruas nun?
7 years ago.
Vjaĉeslav Slavik Iva… has replied to Blazio VAHA (n.s. W…
Ŝi ĉefe parolis pri establiĝo de la nocio pri prononca normo en Esperanto, afero relative unika, ĉar en aliaj lingvoj normo formiĝas ĉirkaŭ ĉefurbo kaj/aŭ leĝodona institucio pri lingvaj aferoj, kioj mankas en Esperantujo, eblas diri. Do, la nocio pri „modela prononco“ kvazaŭ formiĝis per si mem ktp. Estas temo de ŝia doktora („kandidata“) disertacio.

Laŭ mia impreso, la publiko ne bone komprenis Oksanan :)
Estas iom nekutima nivelo kaj lingvaĵo por tiaspecaj esperantistaj kunvenoj.

Mi ne imagas, ĉu Oksana nun ion instruas. Ŝi ja laboras, sed ŝajne ne kiel instruisto. Ŝi fakas pri la lingvoj germana kaj angla kaj iel vendas tiujn kapablojn.
7 years ago.
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. W…
Dankon! Iam ni korespondis iom pri similaj aferoj. Pri prononca normo aŭ rilato al tio de esperantistoj verkis ankaŭ Maria-Thérése LLoancy (certe mi misskribas ŝian nomon).
Wells kaj Daniele Vitali estas pli konataj, eble, sed Lloancy estas ... pli sociologia, eble,
kaj ne "aperinta por vasta publiko" (aix mi ne scias...)
7 years ago.