En Hamburgo ni restis ne pli ol unu horon. Ĉirkaŭiris la artefaritan lagon, aĉetis terpomaĵon kun salato kaj ekveturis al la junulargastejo en iu fora apudurbo, kies nomon mi eĉ ne scias. La apudurbo kaj la gastejo estis de la plej alta kvalito: kun bela naturo, nokta picejo kaj oportunaj ĉambroj.
En la picejo unu el knabinoj demandis, kie ni estas nun. La afabla orienteska viro respondis, ke la strato nomiĝas Berliner-ŝtrase kaj ankaŭ diris numeron de la domo. Ni ne daŭrigis laŭ la anekdoto: "Damne, mi fajfas pri la detaloj. En kiu urbo?!" :)
Send a message
Search for members


