Nevole politika reklamo de biero "Sibirskaja Korona" (Siberia Krono). La subskribo tekstas "La grandaj reformoj en Rusio", supre estas cara krono, imperiestra krono (kun subskriboj de jarcentoj) kaj sekvas ilin biera ŝtopilo kun subskribo XX jarcento; la lasta estas bierbotelo de "Siberia Krono" kun susbskribo "XXI jarcento".
Biera alkoholismo iĝas pli kaj pli disvastiĝinta en Rusio. Dum enstrata reklamo de, ekz., vodko estas delonge malpermesita, biero jure restas alia speco de trinkaĵoj, kvazaŭ ne alkohola. Kelkfoje oni volis egaligi bieron kun vodko en la senco de pli striktaj postuloj pri reklamado, sed ne sukcesis: ĉefe ĉar bierproduktado restas tre granda komerco, kies reprezentantojn ĉiam emfazas, ke la egaliga leĝo povas mortigi internan produktadon de biero...
Prefere vivu bierproduktado, kompreneble. Homoj naskiĝos novaj.
La malgraslitera subskribo en la fundo estas "Troa konsumo de biero damaĝas vian sanon"
Send a message
Search for members


Kalle Kniivilä pro says:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Angela says:
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says: