1 comment
825 visits
Fransŭaz Roŝet akordionas kaj ŝi kaj la tuta publiko kantas, kiam la orkestro de la Muzikamantoj en Turku ludas la plej konatan finnan tangon Satumaa (Fabela Lando) de Unto Mononen. En ĉi tiu peco estas registrita nur la dua strofo de la poemeto esperanti…
4 comments
784 visits
Super la pordego de impona islama preĝejo en Kazan (Tatara respubliko, Rusujo) legeblas ĝia nomo en kvar lingvoj: la Tatara, Rusa, Araba (verŝajne) kaj Angla. Kiun el ili mi elektu por nomi ĝin esperante, kaj se mi elektas la Tataran, kiel transskribi la…
3 comments
663 visits
Ŝildo kun blazono de la urbo Helsinki, trastrekita bildo pri rajdanto kaj malpermesa teksto en la finna kaj sveda lingvoj. La ŝildo situas meze de arbaro, ĉe vojeto por bonfartiga promenado aŭ (vintre) skiado. “Rajdado sur la por-ekzerca vojeto kaj skispu…
2 comments
633 visits
Mi estas en arbaro, iras laŭ pado kiu supreniras al altaĵeto kun roka surfaco. Unue videblas rondaj kavaĵoj, kvazaŭ homo ilin formus per ilmaŝino borante, zorge formante globajn vazojn. La roko estas malmola granito, nur pene prilaborebla.
2 comments
619 visits
“La biblioteko estas malfermita: lunde-vendrede 11–19, sabate 10–14. Somere fermita sabate. La luko por redoni librojn estas uzebla nur kiam la biblioteko estas fermita.”
3 comments
568 visits
Ĉi tio iam estis la akvoprenejo de bieneto, kiu malaperis antaŭ pli ol cent jaroj. Estas natura fonto, sur dekliva tero, kaj ĝin iam la uzantoj provizis per ŝtona mureto kaj tiel faris ĝin kvazaŭ puteto, eble ĝi iam havis ankaŭ ŝirman kovrilon. Pura akvo…
2 comments
564 visits
Pretiĝis en la jaro 2000. Arkitekto Saara Juola.
2 comments
559 visits
“Roĵinkaleĥ mit mandln”, Vinberoj kaj migdaloj, estas lulkanto en la jida lingvo. Jen la komenca strofo.
3 comments
547 visits
La plejmulto de ĉi tiuj libroj venas el kolekto de Joel Vilkki. (La statueto prezentas lokan historiiston Tapio Horila, kies libraro troviĝas aliflanke.)
519 visits
Jen la rando de unu poto rompiĝis kaj permesas malpleniĝon. La rokon verŝajne fendis glaciiĝo de akvo en la kaldrono: akvo malŝrumpas glaciiĝante kaj havas egan rompan forton. Ĉi tiu poto estas malprofunda kaj ĝin poste plenigis neregulaj ŝtonoj. La origi…
514 visits
Dum sia ĉefa kunveno, en marto 2008, Esperanto-Asocio de Finnlando ekskursis ankaŭ al Esperantovojo, apud kiu iam loĝis doktoro Vilho SETÄLÄ. Jam komence de la 1950-jaroj li nomis la vojon laŭ la internacia lingvo, kaj la urbo Espoo poste oficialigis tiu…
2 comments
484 visits
Sur unu kongreseja anonctabulo pendis multobligaĵo kun ĉ. 10 densaj paĝoj da teksto. Ŝajnas nerefutebla pruvo (aŭ eble nur enhavtabelo de pruvo) pri fundamentaj eraroj en la relativecaj teorioj. Io por profunda studo?
482 visits
Ĉi tiu akvoplena cilindro estas malpli ol unu metron profunda, sed nia bastono trafis funde molan sedimenton el falintaj arbopingloj kaj aliaj naturaj restaĵoj. Ne eblis ekscii, kiom profunde troviĝas la roka fundo. La plej granda sorĉkaldrono en Finnland…
466 visits
Sur fekunda grundo, kiu nun kreskigas betulojn, avelujojn kaj aliajn foliarbojn, kun riĉa subkreskaĵaro de floroj kaj herboj, ĝermas ankaŭ piceoj (Picea abies), la venkontoj en la natura evoluo de arbaro. Piceidoj (ĉi tie ĉ. duonmetron altaj) relative bon…
3 comments
459 visits
Fransŭaz Roŝet alvenis Finnlandon la 5-an de septembro por muzika turneo en la lando. Ĉi tie ŝi estas en Espoo, sub ŝildo, kies teksto ne aperas sur iu ajn alia ŝildo en la tuta mondo.
2 favorites
3 comments
456 visits
La lumturo, kun loĝejoj, travivis multon post kiam la ĉefa lampo unuafoje ekbrilis la 19-an de decembro 1906. La oficistaro kun familioj estis plej granda en la 1930-jaroj: ĉ. 40 personoj, inkluzive instruiston por la infanoj de la dungitoj. En 1968 la lu…
2 comments
440 visits
Jen pli proksima vido al buloforma boaca likeno. Floristoj utiligas ĝin kiel ornamaĵon en floraranĝoj. En arkitektaj etmodeloj pri konstruaĵoj kaj parkoj oni ofte vidas boacan likenon uzatan kiel etan arbon. La belaj liken-specoj estas komerce utiligataj…
435 visits
Jen, meze, la plej valora aŭkciaĵo. Ĉi tiu griza presaĵeto estas la pola (t.e la dua post la rusa) versio de la Unua Libro (1887). Humphrey Tonkin, la aŭkciestro, tute saĝe, ne konsentis vendi ĝin al kongresano, kiu proponis 500 eŭrojn. Pri tia vendotaĵo…
3 comments
425 visits
Kalle Kniivilä intervjuas kaj filmas Zikon van Dijk. Vjaĉeslav Slavik Ivanov observas. (Komparu la foton faritan de Slavik: www.ipernity.com/doc/29737/2559353 . Ĉu iu faris foton pri mi fotanta la triopon, ktp.?)