Harri Laine's photos


  • Serenado

    Tuomo kantis al Anna malnovan kanton de arbaristoj: Oli lautalla pienoinen kahvila, aalloilla keinuva... (Sur floso ni havis kafejon kaj ondoj balancis ĝin...")

  • Nesto sur vinĉo

    Birdo, eble mevo aŭ ŝterno, konstruis por si neston sur ligna vinĉo de lignoflosigistoj. .

  • “Ponttuu”

    Ponttuu (rilata al nia vorto “pontono) ”estis la nomo donita de lignotransportistoj al ĉi tia flosanta laborejo, kun fajrujo por kuirado kaj kun vinĉo por tirado de ŝarĝoj.


  • Tra fenestro

    Vidaĵo tra la fenestro de fumsaŭno.

  • “Vonkamies" sopire rigardas

    Soleca flosigisto (skulptita de Veikko Haukkavaara) sopire rigardas sian iaman laborejon, la riveron Iijoki, kies larĝa kurejo ĉi tie estas nomata Lago Jokijärvi.

  • Kallioniemi

    Al la infanaĝa hejmo de la verkisto Kalle Päätalon en Jokijärvi. Taivalkoski.


  • Sur ŝtuparo

    Grupfoto ĉiam estas dezirata, kvankam ne ĉiam eblas atendi ĉıujn.

  • Sen fotado ne eblas vivi

    Nun, aranĝu vin bele sur la ŝtuparo kaj ridetu, ĉiuj!

  • La Silenta Popolo

    Veturante al Taivalkoski, jam tute proksime en la najbara komunumo Suomussalmi, nin salutis la Silenta Popolo, arta instalaĵo de Reijo Kela. La Popolo estas vere impona aperaĵo, kiam oni subite ekvidas ĝın ĉe la ĉefvojo numero 5.


  • Kaforegalo en la salono de la bieno Halkola

    Antaŭ la forveturo el Taivalkoski ni ricevis kafon kaj bongustajn bakaĵojn en la hejmo de Aini Vääräniemi.

  • Nova arbo kun nomo (2)

    Anna ja Dmitrij elektis arbon por sia lando.

  • Nova arbo kun nomo (1)

    Telma Oliveira pendigis novan nomŝildon en la fabeleca Zamenhof-arbaro de Metsäkylä. Tie ja multaj arboj portas nomon donitan de gastinta eksterlandano.


  • La potoj jam malplenaj

    La kafejo Arbar-Bar en la vilaĝa butiko de Metsäkylä servis al ni tripladan lunĉon: ataŭmanĝa supo, frititaj boacpecetoj kun terpoma kaĉo kaj deserta densigita supo el marĉaj rubusoj (kamemoroj),

  • Fervojon konstruis malliberuloj

    En 1942–1944 la Germana armeo konstruis ĉi tie mallarĝtrakan fervojon ("terenan relvojon", Feldbahn, kenttärata) por provizado de la Germana Laponia armeo. Ĝin konstruadis tri specoj de malliberuloj: krimuloj el Germanujo, militkaptiroj el la Ukraina fron…

  • Aŭskultantoj

    Decas atente aŭskulti, kiam parolas pastro.


  • Paroĥestro de antaŭ 150 jaroj

    Juho Barkman, la unua paroĥestro de Taivalkoski (jen tamen anstataŭis lin aktoro Kari Udd) rakontis pri eklezia vivo en la praarbara vilaĝo antaŭ 150 jaro, kiam ĉi tie staris la unua preĝejo de la komunumo.

  • Vespermanĝo en Saija

    Lokaj specilaĵoj: la ĉefplado estis fiŝaĵo el koregonoj de proksima lago kun saŭco el funelaj kantareloj de la arbaro.

  • Butikisto rakontas

    Mikko Jalava, butikisto de la 5-a generacio, rakontas pri la 133-jara historio de la vilaĝa ĉiovendejo. Osmo Buller interpretas por la eksterlandaj gastoj.


1124 photos in total