Harri Laine's photos


  • Babilado ĉe butiketo


  • Floroj sur tombo en arbaro


  • Tombo de nekonatoj

    “Ĉi tie ripozas nekonatoj mortintaj dum la Dua Mondmilito 1941–1944.” – Verŝajen la mortintoj estas 13 malliberuloj, militkaptitoj de la Germana armeo ĉe la fronto en Ukarainujo.


  • Flora saluto

    Niaj Rusaj gastoj metis florojn ĉe la kruco.

  • Devojigita elektro

    La trunka elektra lineo ne iras tute rekte, ĉar ĝi estis konstruita por ne trafi tombon de nekonataj militkaptitoj.

  • Por lokomotivoj

    Ĉi tie, dum kelkaj monatoj en 1944, estis preta la riparejo por lokomotivoj (Isokumpu, Taivalkoski)


  • Memortabulo

    Al la viktimoj de la terena relvojo 1942–1944. Starigis la komunumo Taivalkoski.

  • Memortabulo


  • Memortabulo

    Memortabulo de Polaj malliberigitoj, kiuj konstruis la fervojon en la foraj arbaroj.


  • Barbolikeno

    Likeno sur arbobranĉoj atestas pri pura aero.

  • Iam estis preĝejo ĉi tie

    En Jokijärvi staris la unua preĝejo de Taivalkoski. Ĝi estis malkonstruita, flosigita al la nuna centra vilaĝo, kaj tie restarigita. La restarigitan preĝejon poste trafis fulmo, kaj ĝi forbrulis.

  • Tirhundoj

    En la bieno Saija laboras ankaŭ 153 sledhundoj, kiuj somere havas malmulton por fari, sed vintre tiras sledojn de gastoj, plejparte eksterlandaj.


  • Junaj fabelistoj

    La Päätalo-centro en Taivalkoski iam aranĝis konkursojn pri fabelverkado en Esperanto. Jen specimenoj el 2003: konkursaĵoj de Germana, Finna kaj Itala infanoj.

  • Jalavan kauppa, vilaĝa butiko

    La komercisto mem en la korto de sia butiko.

  • Sekigitaj panoj

    Tiina, Päivi kaj sekaj, sekalaj, tipe Finnaj tru-panoj.


  • Pozu!

    Ĉu necesas admoni, ke li ridetu.

  • Materialo por tegmentoj

    Ŝindetoj por ripari tegmenton

  • “Vonkamies”

    La statuo estas donaco de la verkisto Kalle Päätalo al lia hejma komunumo kaj nun ĝi staras apud lia infanaĝa hejmo Kallioniemi ĉe la lago Jokijärvi. “Vonkamies” estas vorto nuntempe preskaŭ nekonata. Ĝi signigas flosigiston, precipe tian floshelpiston, k…


1124 photos in total