Harri Laine's photos


  • Vilaĝa muzeo

    Ĉi tiu eta muzeo, iam la unua lernejo de la vilaĝo Metsäkylä, prezentas plej diversajn objektojn: malnovajn terkulturajn laborilojn, lernejajn bildtabulojn, radioaparaton de oceanvojaĝa ŝipo...

  • Vido super la Esperanto-urbo

    Herzberg am Harz, vidita el la turo de la Welf-kastelo. En la fono videblas Harc-montaro.

  • Vido al la Velfa kastelo



  • Trankvila fluo urbomeza

    La Aŭra rivero (Aurajoki) en Turku, Finnlando. Kiel konate, ĝi dividas la urbon: estas la "ĉi-flanka" kaj la "aliflanka" partoj, sed oni malkonsentas, kiu flanko estas la "alia", kiu la "ĉi-a". – Super arboj videblas la pinto de la katedrala turo.

  • Tombaro de falintaj soldatoj

    Tomboj de soldatoj mortintaj en 1939-1944. La tombaro estas lumigita kaj ĉiu mortinto havas almenaŭ unu brulantan kandelon. La piceo portas kristnaskajn lumojn. (25 Decembro 2009, tombejo ĉe la katedralo de Espoo, Finnlando)

  • Suurvuoren kota

    Kabano por naturmigrantoj enParikkala, sudorienta Finnlando.


  • Sur la tegmento de la Memregada Domo

    Ĉi tiu foto estas vido norden sur la tegmento de la Memregada Domo en Mariehamn, la ĉefurbo de Alando. Dekstre videblas la orienta haveno de la urbo. En la domo (nevidebla, ĉar sub la fotinto) kunsidas la parlamento de la aŭtonoma Alando kaj laboras ĝia r…

  • Sur la balkono de Anni Blomqvist

    La fotinto staris sur la balkono de la domo de verkistino Anni Blomqvist. Ŝi loĝis tra sia tuta vivo ĉi tie en fora insularo de Alando. Lerninta nur kvar jarojn en popola lernejo, ŝi tamen iĝis populara aŭtoro pri la malfacilan vivo de fiŝistoj en la insu…

  • Sunsubiro sur tombejo

    Lasta sunbrilo de vintra tago en la Kapela Tombejo de Espoo. Estas la 25-a de Januaro, 14 minutojn antaŭ la astronomia sunsubiro. Neĝo abundis en tiu jaro.


  • Soininmäen kota

    Kabano por preterpasantoj ĉe longa migrado-pado en arbaro. Antaŭe ĉi tie estis homa loĝejo, pri kio atestas kreskaĵoj restantaj el la iama ĝardeno. Nun jam antaŭ longe malaperis aliaj postsignoj pri homa aktiveco kaj la lokon ĉirkaŭas densa arbaro. – La a…

  • Sinappi

    Sinappi, eklezia kursejo-kunvenejo de la paroĥoj en Turku.

  • Serena lago

    Ŝipeto sur somere serena lago Juojärvi proksime al la Monaĥejo Valamo en Finnlando.


  • Serena birdejo

    Bovinoj paŝtiĝas sur borda herbejo ĉe la margolfeto Laajalahti. La loko estas ankaŭ paradizo por birdoj, kvankam ĝi situas tute proksime al Otaniemi, la Finnlanda centro por alta teknologio. – Fotita de observa turo por birdoamantoj.

  • Ŝafoj apud kastela golfeto

    Vidataj de supre sur kastela muro, la ŝafoj trans la golfeto ŝajnas blankaj makuloj sur la verda herbejo. (Vido de la Kastelo de Kastelholm, en Sund, Alando)

  • Rivereto Jaatilanjoki

    La rivereto fluas tra kampara pejzaĝo kaj fine al lago Kirkkojärvi, tra la centro de urbo Somero en Finnlando.


  • Rekte en tunelon

    Vido okcidenten de la fervoja stacio Espoo. Tuj post la stacio, voje al Karis kaj Turku, trajnoj eniras 99-metran tunelon konstruitan en 1966. La tunelo estas unu el la plej mallongaj en Finnlando kaj ankaŭ unu el la malmultaj kun dutraka fervojo.

  • Ponto trans eta markolo

    Ponto inter la du insuloj Simskäla Orienta kaj Okcidenta. (Nordo de la komunumo Vårdö en Alando)

  • Pentrinda strateto

    La strato Prosta en Bjalistoko, proksime al la Teknika Universitato.


1124 photos in total