Harri Laine's photos


  • Fervoja stacio

    La stacidomo en Herzberg am Harz, Malsupra Saksujo, Germanujo.

  • Fervoja stacio, Parikkala

    La stacidomo de Parikkala en Sudorienta Finnlando, ĉe krucpunkto de fervojoj al Helsinki, Joensuu kaj Savonlinna.

  • Fervoja stacio Ekenäs

    La fervoja stacio en Ekenäs (finne: Tammisaari) iam havis ankaŭ aliajn trakojn, sed nun nur unu. La biletvendejo estis fine fermita en 2008. Nun, en 2010, ĉiutage haltas tie 14 trajnoj inter la urboj Karis (Karjaa) kaj Hanko (Hangö). Ŝajnas, ke la stacido…


  • Espoo malnova stacidomo

    En la domo funkciis la fervoja stacio de Espoo 1903–1981. La konstrustilo estas tipa al lignaj stacidomoj de la epoko. Nun la biletvendejo situas super la reloj, je kelkcent metroj okcidente.

  • Enigma ŝildo

    La ponto kondukas trans fervojo. Kion signifas la flava signo kun bildoj de kamiono kaj tanko kaj aparta nombro por ambaŭ?

  • Bonvenon al la Parko de Statuoj!

    Skulptoarto de Veijo Rönkkönen plenigas la ĝardenon kaj arbaron ĉirkaŭ lia domo en Parikkala, Finnlando.


  • Bonvenon al la Arbara Vilaĝo

    Jam ĉe la enira vojeto oni vidas bonvenigajn ŝildojn.

  • Birdobserva turo

    Birdobserva turo donas bonan vidon al la malsekejo Siikalahti, kiu naskiĝis pro malaltigo de akvonivelo en iama granda lago. Nun la tereno estas unu el la plej birdoriĉaj lokoj en Finnlando.

  • Biblioteko

    La Urba Biblioteko de Somero posedas iom vastan kolekton de esperanta literaturo, sed ĝi estas plejparte metita en fermitan stokejon kaj oni devas aparte peti vidi ĝin.


  • Atentu, boacoj survoje!

    Ĉi tie komenciĝas la "boaca regiono", kiu ampleksas la tutan nordan trionon de Finnlando. La duonsovaĝaj bestoj povas tie paŝti sin kie ajn kaj ankaŭ iradi sur aŭtovojoj.

  • Atendante pramon

    Atendante pramon por transiri la lagokolon Vekaransalmi en Sulkava, Finnlando.

  • Arto sub vojo

    Eĉ ĉi tie, for de urba bruo, en subvoja pasejo arbara, aktivis farbuloj kies kreaĵoj kutime aperas en pli publikaj lokoj. Eble ili nur volis trejni sin por poste transiri al produktado pli videbla.


  • Arbaro de Zamenhof

    Ĉi tie estas arboj, kiujn vizitantoj nomis laŭ sia devenlando, kaj eĉ eta budo nomata "CO" (la ĝenerala direktoro de UEA ja iam vizitis la lokon).

  • 400 kV

    La 400-kilovolta lineo provizas la regionon de Helsinki per elektro produktita en grandaj centraloj ekster la urbo. La tri atentokaptaj fostoj, blue farbitaj kaj nomataj "La Blu-gruoj", situas ĉe kruciĝo de ĉefvojoj kaj bone videblas al ĉiuj flankoj.

  • Mykkiinkivet – migroŝtonegoj

    Glacia tavolego iam kovris grandan parton de Eŭropo. Ĝi estis kilometrojn dika kaj moviĝante disŝiris pecegojn el la baza roko, transportis tiujn kaj fine metis ilin pli-malpli hazarde, eĉ en treege foraj lokoj. Ĉi tiuj ŝtonegoj estas grandaj kiel du-tri-…


  • La pino de Koisjärvi

    Laŭdire, ĉi tiu pino, kiam ĝi estis 60 jarojn pli juna, servis kiel modelo por artisto P. U. Helle, kiu desegnis novajn monerojn por la Banko de Finnlando. Ĝi aperis sur moneroj ekde 1952 ĝis 1990.

  • Arbar-bar

    Eĉ ĉe la vilaĝa ĉiovendejeto oni vidas spuron pri la internacia lingvo: la kafejo en la Arbara Vilaĝo estas titolita "arbar-bar" (en ŝildo nebone videbla super la maldekstra fenestro).

  • Vintra vespero ĉe aĉetocentro

    Frosta vespero en Februaro 2009 apud la aĉetocentro Entresse en Espoo. La domo tiam estis tute nova, la butikoj funkciis nur kelkajn monatojn. Sur la duonpreta strato antau la domo ankoraŭ videblas konstrumaŝinoj


1124 photos in total