Harri Laine's photos


  • Lagobordo

    Bordo de Lago Lohjanjärvi fotografita printempe en la naturprotektejo Karkali.

  • Lago Kurkijärvi

    Inter arboj jam videblas Kurkijärvi, la Gruo-lago. Foto farita dum promenado en la naturprotektejo-migrejo Tremanskärr (‘la trivira marĉo’) en norda Espoo.

  • La preĝejo de Hammarland

    La preĝejo de Hammarland en Alando devenas de la 13-a jarcento kaj estas omaĝita al Sankta Katarina de Aleksandrio.


  • La Kruco de Vojaĝanto

    La kruco anoncas al lagovoja alvenanto, ke li proksimiĝas al monaĥejo.

  • La golfeto Väike viik post sunsubiro en Aŭgusto

    La golfeto Väike viik post sunsubiro en Aŭgusto. (Haapsalu, Estonujo)

  • La domo de Anni Blomqvist

    En ĉi tiu domo loĝis la verkistino Anni Blomqvist, kiu priskribis la malfacilan vivon de fiŝistoj en la fora insularo. Ŝi mem travivis spertojn similajn kiel la homoj en ŝiaj romanoj: dum fiŝkapta marveturo dronis ŝiaj edzo kaj filo, kaj iliaj korpoj esti…


  • La bastonrompanto akiras forton el ŝlimo

    "Kepimurdja" (la bastonrompanto) de Juhan Raudsepp simbolas la kuracan forton de la ŝlimo en Haapsalu. Ĉe la margolfeto Väike viik, apud la hotelo-banejo Laine.

  • Korpa kulturo

    Homfiguroj de Veijo Rönkkönen gimnastikas en la Parko de Statuoj, Parikkala, Finnlando. En la somero de 2010 la loko estis ankoraŭ libere vizitebla, sed la estonteco ne estas certa. La skulptisto-parkoposedanto mortis antaŭ kelkaj monatoj.

  • Kaŝita vojo al kaŝa budo

    Traba vojeto kondukas al gvatejo, kie oni povas kaŝe observi birdojn. Sekaj branĉoj starigitaj ĉe la vojeto iom kamuflas la alvenantojn.


  • Kamparo en urbo

    Serena tago somera meze de Espoo, urbo de 250 000 loĝantoj. Ne tre facilas trovi ĉi tie lokon tiom kamparecan, ĉar ĉiuflanke troviĝas pli-malpli dense loĝataj urbopartoj. La kampoj en la bildo estas ankoraŭ kulturataj, kio estas escepta stato en la urba ĉ…

  • Juessee kun Harc-montaro en la fono

    Meze de la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, en la karsta tereno, situas la idilia lago Juessee. Dekstre sur la kontraŭa bordo videblas liberaera banejo. Super la horizonto konture leviĝas la Harc-montaro.

  • Jokohama haveno

    Vido el la Simbola Turo de Jokohamo, 274 metrojn super la marnivelo. La kongresejo de UK 2007 videblas maldekstre ĉe la maro.


  • Jaĥta Klubo

    La Malnova Jaĥta Klubo en Haapsalu, haveno Veskiviigi.

  • Imperiestrino gardas ŝtuparon

    Marija Aleksandrovna, la edzino de imperiestro Aleksandro II de Rusujo gardas la ŝtuparon al la urbodomo de Mariehamn. La urbo, fondita en 1861, estas nomita omaĝe al la car-edzino.

  • Gimnastikejo en arbaro

    Skulptoarto de Veijo Rönkkönen plenigas la ĝardenon kaj arbaron ĉirkaŭ lia domo en Parikkala, Finnlando.


  • Ĝardeno de Virina Instituto

    En la ĝardeno de la japana Nacia Centro por Virina Edukado en Ranzan (Konferencejo de ILEI, 2007).

  • Fostulino

    Arto en urbo: skulptaĵo fiksita sur lampfosto. – Unu el la serio ”Ilmestys” (’Aperaĵo’) de Pekka Kauhanen. (Espoo, Finnlando)

  • Fervojo dormanta

    Iom post iom arbustoj kaj arbetoj kovras la fervojon ĉe la iama stacio Vääkiö en Suomussalmi. Ĉia trafiko estis finita en 2004 kaj la stacio estis formale malfondita en 2005, post preskaŭ 50-jara servado. – Oni ankoraŭ havas espereton, ke la fervojo iam r…


1124 photos in total