Kongresejo 2007, Jokohamo

UK 2007 Jokohamo

Among Harri Laine's albums



Kongresejo 2007, Jokohamo

Vido al la kongresejo de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, ĉe la haveno. La foto estas farita sur la belvidejo de la Jokohama “Simbola Turo”, 273 metrojn super marnivelo.

Ne malŝparu energion!

Ĉi tie la konsilo estas “havu pli altan temperaturon por ŝpari energion”, dum ĉe ni en Finnlando, almenaŭ ĝis nun, la instrukcio estas ordinare tute mala.

Marista lerto

Montro de tradicia faka lerto: La veloj de la granda muzea ŝipo Nippon Maru estis spektakle etenditaj kaj poste ree kunvolvitaj de japanaj maristoj, la etaj figuroj starantaj sur ŝnuregoj ĉe la velstangoj (jardoj).

Iomete malvaste.

Eĉ embarasete longaj mi sentis miajn krurojn en la Jokohama koncertejo, kie ni aŭdis ravan simfonian orkestron kun junaj muzikistoj.

Surŝipe en Hakone

Ĉi tiu profunda valo en la nacia parko Hakone estis la sola loko, kie ne funkciis mia poŝtelefono dum la vizito en Japanujo. Normala GSM-aparato ne utilas en la lando, kiu fidas je sia propra telefona tekniko, sed mi havis 3g-aparaton, kaj tia reto kovras almenaŭ parton de la lando. Jen Brian Moon admiras la pejzaĝon.

Antaŭ vapora-fuma monto

En la nacia parko Hakone.

Ne por kadukuloj.

Interesaj avertoj pri vulkana gaso.

Silenta momento antaŭ kafomaŝino

Esperplene mi atentas la aŭtomaton, kiu ĵus glutis miajn monerojn, nun montras sur televida ekrano la preparadon de mia taso da kafo, kaj samtempe muzikas “Moliendo Café”. Tute bonan kafon ĝi kuiris por mi.

Unue certiĝi pri kvalito

Antaŭ aŭkcio necesas zorge inspekti la vendotaĵojn.
17 items in total