La Boaca Lando

EAF AT 2016, Taivalkoski

Among Harri Laine's albums



  • La Boaca Lando

    Ni enveturas la Landon de Boacoj, la oficiale difinitan Boacan Regionon, kiu kovras proksimume trionon de la areo de Finnlando. Ĉi tio estas averto por aŭtistoj.

  • La Silenta Popolo

    Veturante al Taivalkoski, jam tute proksime en la najbara komunumo Suomussalmi, nin salutis la Silenta Popolo, arta instalaĵo de Reijo Kela. La Popolo estas vere impona aperaĵo, kiam oni subite ekvidas ĝın ĉe la ĉefvojo numero 5.

  • Arbaroj, arbaroj

    Sur la vojo Penttilänvaarantie, tipa pejzaĝo en Kuusamo


  • Boacoj

    Boacoj libere vagadas ĉie kaj ne timas veni sur vojojn.

  • “Avoin kirja”

    "La Malfermita Libro", parto de monumento dediĉita al la verkisto Kalle Päätalo, en Taivalkoski, Finnlando. – Kreis Arja Lehtimäki, 2005

  • Saijan lomakartano

    La Feria Bieno Saija, konstruita el dikaj arbotrunkoj, estis nia loĝejo dum la Aŭtunaj Tagoj de 2016.


  • Flirtu nia flago

    Hisu la flagon, la gastoj alvenas!

  • Griza ekstero, hela interno

    La konstrustilo konservas lasas la eksteraĵon de la domoj senfarbe griziĝi, dum la interno restas hele lignokolora. La rezinhava pina ligno estas tre putrorezista konstrumaterialo.

  • Manĝejo

    Hela, luma interno de la grizaj domoj.


  • Bestoj el norda arbaro

    Remburitaj bestoj el Taivalkoski: urogalo, du specoj de mustelo, pirolo.

  • Manĝejo

    La restoracio en Saija.

  • Bonvenon!

    Alvenas la buso de Turku-anoj.


  • Sen fotado ne eblas vivi

    Nun, aranĝu vin bele sur la ŝtuparo kaj ridetu, ĉiuj!

  • Sur ŝtuparo

    Grupfoto ĉiam estas dezirata, kvankam ne ĉiam eblas atendi ĉıujn.

  • Kallioniemi

    Al la infanaĝa hejmo de la verkisto Kalle Päätalon en Jokijärvi. Taivalkoski.


  • “Vonkamies" sopire rigardas

    Soleca flosigisto (skulptita de Veikko Haukkavaara) sopire rigardas sian iaman laborejon, la riveron Iijoki, kies larĝa kurejo ĉi tie estas nomata Lago Jokijärvi.

  • Aini gvidas

    Aini Vääräniemi estis la ĉefa organizanto de la Aŭtunaj Esperanto-Tagoj en Taivalkoski. Ŝi estas ankaŭ oficiala gvidanto ĉe Kallioniemi, la infanaĝa hejmo de la verkisto Kalle Päätalo.

  • Tra fenestro

    Vidaĵo tra la fenestro de fumsaŭno.


62 items in total