La Boaca Lando

EAF AT 2016, Taivalkoski

Among Harri Laine's albums



  • “Ponttuu”

    Ponttuu (rilata al nia vorto “pontono) ”estis la nomo donita de lignotransportistoj al ĉi tia flosanta laborejo, kun fajrujo por kuirado kaj kun vinĉo por tirado de ŝarĝoj.

  • Nesto sur vinĉo

    Birdo, eble mevo aŭ ŝterno, konstruis por si neston sur ligna vinĉo de lignoflosigistoj. .

  • Serenado

    Tuomo kantis al Anna malnovan kanton de arbaristoj: Oli lautalla pienoinen kahvila, aalloilla keinuva... (Sur floso ni havis kafejon kaj ondoj balancis ĝin...")


  • Flosanta laborbazo

    Simplaj flosoj el ligitaj arbotrunkoj servis kiel ripozejo kaj manĝejo-trinkejo por lignoflosistoj. Flosigado estis grava transportmaniero de ligno ĝis la dua duono de la 20-a jarcento.

  • “Vonkamies”

    La statuo estas donaco de la verkisto Kalle Päätalo al lia hejma komunumo kaj nun ĝi staras apud lia infanaĝa hejmo Kallioniemi ĉe la lago Jokijärvi. “Vonkamies” estas vorto nuntempe preskaŭ nekonata. Ĝi signigas flosigiston, precipe tian floshelpiston, k…

  • Materialo por tegmentoj

    Ŝindetoj por ripari tegmenton


  • Pozu!

    Ĉu necesas admoni, ke li ridetu.

  • Sekigitaj panoj

    Tiina, Päivi kaj sekaj, sekalaj, tipe Finnaj tru-panoj.

  • Jalavan kauppa, vilaĝa butiko

    La butiko restis sur sama loko kaj en sama konstruaĵo ekde 1883. Nun la butiko jam iom similas al muzeo, sed la posedantoj daŭre sukcesas vivteni ĝin en pli-malpli antaŭa stato per lerta elekto de sortimento kaj per aliaj allogaĵoj.


  • Butikisto rakontas

    Mikko Jalava, butikisto de la 5-a generacio, rakontas pri la 133-jara historio de la vilaĝa ĉiovendejo. Osmo Buller interpretas por la eksterlandaj gastoj.

  • Jalavan kauppa, vilaĝa butiko

    La komercisto mem en la korto de sia butiko.

  • Junaj fabelistoj

    La Päätalo-centro en Taivalkoski iam aranĝis konkursojn pri fabelverkado en Esperanto. Jen specimenoj el 2003: konkursaĵoj de Germana, Finna kaj Itala infanoj.


  • Vespermanĝo en Saija

    Lokaj specilaĵoj: la ĉefplado estis fiŝaĵo el koregonoj de proksima lago kun saŭco el funelaj kantareloj de la arbaro.

  • Tirhundoj

    En la bieno Saija laboras ankaŭ 153 sledhundoj, kiuj somere havas malmulton por fari, sed vintre tiras sledojn de gastoj, plejparte eksterlandaj.

  • Iam estis preĝejo ĉi tie

    En Jokijärvi staris la unua preĝejo de Taivalkoski. Ĝi estis malkonstruita, flosigita al la nuna centra vilaĝo, kaj tie restarigita. La restarigitan preĝejon poste trafis fulmo, kaj ĝi forbrulis.


  • Paroĥestro de antaŭ 150 jaroj

    Juho Barkman, la unua paroĥestro de Taivalkoski (jen tamen anstataŭis lin aktoro Kari Udd) rakontis pri eklezia vivo en la praarbara vilaĝo antaŭ 150 jaro, kiam ĉi tie staris la unua preĝejo de la komunumo.

  • Aŭskultantoj

    Decas atente aŭskulti, kiam parolas pastro.

  • Barbolikeno

    Likeno sur arbobranĉoj atestas pri pura aero.


62 items in total