La tradiciaj Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando okazis ĉi-jere en Taivalkoski, nordorienta Finnlando, la 24-an kaj 25-an de Septembro 2016. La programo konsistis el konatiĝo kun kulturo kaj historio, plejparte historio ne konata de alilokanoj.
Partoprenis ne multaj, nur ĉ. 25 homoj, verŝajne pro tio, ke la loko estis fora, almenaŭ laŭ la vidpunkto de aliaj provincoj.
Por partopreni, laboranta ĉefurbano preskaŭ nepre bezonis ekstran liberan tagon, kio ne ĉiam estas facile aranĝebla…

EAF AT 2016, Taivalkoski
Among Harri Laine's albums-
La Boaca Lando
Ni enveturas la Landon de Boacoj, la oficiale difinitan Boacan Regionon, kiu kovras proksimume trionon de la areo de Finnlando. Ĉi tio estas averto por aŭtistoj.-175 -
La Silenta Popolo
Veturante al Taivalkoski, jam tute proksime en la najbara komunumo Suomussalmi, nin salutis la Silenta Popolo, arta instalaĵo de Reijo Kela. La Popolo estas vere impona aperaĵo, kiam oni subite ekvidas ĝın ĉe la ĉefvojo numero 5. -
“Avoin kirja”
"La Malfermita Libro", parto de monumento dediĉita al la verkisto Kalle Päätalo, en Taivalkoski, Finnlando. – Kreis Arja Lehtimäki, 2005-141 -
Saijan lomakartano
La Feria Bieno Saija, konstruita el dikaj arbotrunkoj, estis nia loĝejo dum la Aŭtunaj Tagoj de 2016.-136 -
Griza ekstero, hela interno
La konstrustilo konservas lasas la eksteraĵon de la domoj senfarbe griziĝi, dum la interno restas hele lignokolora. La rezinhava pina ligno estas tre putrorezista konstrumaterialo.-177 -
Bestoj el norda arbaro
Remburitaj bestoj el Taivalkoski: urogalo, du specoj de mustelo, pirolo.-191 -
Sen fotado ne eblas vivi
Nun, aranĝu vin bele sur la ŝtuparo kaj ridetu, ĉiuj!-174 -
Sur ŝtuparo
Grupfoto ĉiam estas dezirata, kvankam ne ĉiam eblas atendi ĉıujn.-154 -
Kallioniemi
Al la infanaĝa hejmo de la verkisto Kalle Päätalon en Jokijärvi. Taivalkoski.-194 -
“Vonkamies" sopire rigardas
Soleca flosigisto (skulptita de Veikko Haukkavaara) sopire rigardas sian iaman laborejon, la riveron Iijoki, kies larĝa kurejo ĉi tie estas nomata Lago Jokijärvi.-169 -
Aini gvidas
Aini Vääräniemi estis la ĉefa organizanto de la Aŭtunaj Esperanto-Tagoj en Taivalkoski. Ŝi estas ankaŭ oficiala gvidanto ĉe Kallioniemi, la infanaĝa hejmo de la verkisto Kalle Päätalo.-152
RSS feed- Feeds for EAF AT 2016, Taivalkoski – Subscribe to the latest items added to this album.
- ipernity © 2007-2019
- Help & Contact
|
ipernity Team blog
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of service | ipernity for Android -
Facebook
Twitter