Malnecesejo

Necesaj okaze de bezono

Among Harri Laine's albums



Malnecesejo

Skandala malpermeso! Ĉiaj fostoj ja estas kerna elemento en virhunda kulturo.

Por malaltaj kalkanumoj

La pordo ŝajnas plakita per valora ligno, eble t.n. onda aŭ flama betulo. (Muzeo G. A. Serlachius en Mänttä, Finnlando. Ĉi tiu muzeo ne estas la artmuzeo Gösta Serlachius, kiu aperas en du postaj fotoj, sed situas en alia loko en la sama urbeto. Ambaŭ vizitindas.)

Por pintaj kalkanumoj

Muzeo G. A. Serlachius en Mänttä, Finnlando.

“Ligna klozeto”

Ĉi tion verŝajne eblas fari nur en la finna lingvo: La internacian “WC” oni legas finne veesee kaj oni facile mense ligas tiun vee kun la finna vorto vesi, akvo. Kiel do nomi necesejon sen akvo, konstruitan el ligno? Nu, la finna vorto por ligno estas puu, sekve, heŭreka!, ĝi ja estu puusee. Ĉi tie, en densa arbaro sur monteto Soininmäki en Punkaharju, sudokcidenta Finnlando, la vorto estas eĉ skribita en dande monduma literumo: puucee. (Apud la ekskursa pado Pörö-Peikon polku, kiu estas parto de la Eŭropa…

Sen diskriminacio

Koran bonvenon, ĉiu, kiu min bezonas! “Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.” – Kutime ĉi tiaj malŝargejoj havas fenestreton, ofte kor-forman, en la pordo, por ke la sidanto povu kviete ĝui la pejzaĝon. (En arbaro, ĉe la natur-ekskursa pado Aate-Pekan polku, Oronmylly, Parikkala, Finnlando; precize meze su…

Por knabinoj

En la artmuzeo Gösta Serlachius en Mänttä, Finnlando. Por vidi la plenan originalon (“Knabino” de Hugo Simberg) indas viziti tiun elstaran artmuzeon en eta urbo.

Por fratoj

En la artmuzeo Gösta Serlachius en Mänttä, Finnlando. Por vidi la plenan originalon (“La fratoj” de Hugo Simberg) indas viziti tiun elstaran artmuzeon en eta urbo.

Por rektliniaj viroj

Arbara piknikejo apud la lageto Sorlampi en Espoo, Finnlando.

Por rektliniulinoj

Arbara piknikejo apud la lageto Sorlampi en Espoo, Finnlando.
29 items in total