Bonvenon!
Kelkaj partoprenantoj de la kulturturisma semajno en Herzberg (11–26 julio 2008) tuj komence volis fotiĝi ĉe bonveniga tabulo de la urbo. – Jen grava problemo por pridiskuti en retaj babilejoj: Ĉu frakturaj literoj estas permesita skribmaniero por Espera…
|
Informa ŝildo
Pluraj stratmontriloj en Herzberg havas aldonitajn informojn pri historio de la koncerna nomo.
|
|
Ĉe Juessee
Otto Kern gvidas nin kompetente en la urbo, nun ĉe la urbomeza lago Juessee, naskita antaŭ jarmiloj per rompo de karsta kaverno.
|
Juessee
Herzberg situas ĉe la suda flanko de Harz-montaro.
|
Zorge riparata
Ĉe la ĉefstrato ni vidis ankaŭ la domon de du geesperantistoj, kiuj ekloĝos en Herzberg, kiam la riparado estos finita.
|
En pluvo
Malantaŭe estas la “Domo de la renkontiĝo”, oportuna kunsidejo por urbanoj, ankaŭ por la esperantistoj.
|
Urbaj informoj
Informotabuloj de la Esperanto-urbo.
|
Tradicia konstrutekniko
En ĉi tiu muro oni klare vidas lignan skeleton de trabfaka domo. La interspacojn de la lignaj traboj, la fakojn, oni ŝtopas per argilo (eble kun aldonita pajlo por izoli varmon), brikoj aŭ alia materialo. Ĉi tiu muro ŝajnis nova (sur malnova fundamento) k…
|
Grimpu, grimpu
Dum la urba Festo en Parko estis io por ĉiuaĝuloj. Jen knabino grimpas sur kolono konstruita el plastaj botelkestoj. Baldaŭ poste la kolono disfalis kaj ŝi restis pendanta de la sekurŝnuroj.
|
Ni ne volas...
Atentigo sur dompordo: “Ni ĉi tie volas nek ion aĉeti, nek ion donaci, nek ŝanĝi nian religion. Ni estas asekuritaj kaj la fakturojn ni jam pagis.”
|
|
Heliko
Ĉu la herbotrunketo estas sufiĉe fortika por la peza heliko? Ĉu la muŝo kaj la heliko estas amikoj? (Fotita en Herzberg am Harz, Germanujo)
|
Festo en Parko
Ankaŭ la Esperanto-centro aktivis en la festa parko: Zsófia Kóródy interparolis kun urbanoj.
|
|
Feeds for La Esperanto-urbo
–
Subscribe to the latest docs of this album.