Ranzan: Strata luko kun insektoj

La urbo Ranzan (Saitama, Japanujo) estas konata pro la bela granda papilio oomurasaki. Tiu simbola insekto de la urbo videblas, kune kun cikado kaj lampiro, eĉ sur la strataj gisferaj kloakokovriloj.

EN 124

Sur strato en Tallinn. La kovrilo de la luko konformas al Eŭropa normo EN 124. La estona vorto Veeseadmed signifas akvoekipaĵo, akvoinstalaĵo, sed ĝi estas ankaŭ nomo de firmao en Finnlando. La kovrilo tre similas al tiaj sur stratoj en Finnlando, kaj mi suspektas, ke la literoj NV rilatas al la finna gisejo Niemisen Valimo..

La alia flanko

Kion ili atendas?

Kvar lingvoj, kvar skriboj

Stratluko en Jerusalemo, Israelo. Averto pri lumkablo en kvar lingvoj kaj kvar malsamaj alfabetoj: hebrea, araba, rusa kaj angla.

Eliri kaj eniri

Ĉe angulo de la preĝejo en Ekenäs (Tammisaari), suda Finnlando.

Fiŝoj sur strato

Helsinki, Aleksanterinkatu

Blazono de Tartu

Sur strato en Tartu, Estonujo. Lukoplato kun la teksto Tartu Veevärk (nomo de la Akvoproviza Entrepreno de Tartu), la urba blazono kaj la jaro 1030. Dum sia historio la urbo havis diversajn nomojn: Jurjev, Dorpat, Tartu. – Kovrilo fabrikita laŭ la normo EN124.

Eesti Telefon

Tallinn. Krom Eesti Telefon nur la numero 10.

EN 124

Tallinn. – Ankaŭ ĉi tiu lukokovrilo estas fabrikita laŭ la normo Eŭropa normo EN 124. Vesiterm estas nomo de estona firmao.
18 items in total