
Turku prezentas la lingvon
Among Harri Laine's albumsEsperanto-ekspozicio
La dua etaĝo de la biblioteko havas sekcion nomatan Tietotori, bazaro de scio, kaj nun tie estas lokita ekspozicio pri Esperanto. Estas paneloj kun tekstoafiŝoj pri diversaj temoj, du vitraj montroŝrankon kun filatelaĵoj kaj alio, kopioj de kongresaj bultenoj, specimenoj el la lernolibra kolekto de la biblioteko kaj informofolioj. El tiuj lastaj plej gravas aktuala informo pri baldaŭa kurso en plenkreskula instituto.
Lerniloj kaj kongresaĵoj
Ĉiuj lernolibroj en la ekspozicio estis ekzempleroj el la kolekto de la biblioteko, krom unu freŝaĵo: la lernolibro de Stano Marček (maldekstre meze) ĵus aperis en finna versio kaj povis lastmomente esti metita surbreten. Dekstre estas kopioj de kongresaj libroj kaj bultenoj el diversaj landoj kaj epokoj.
Pri loka agado
Esperanto en Turku, unu el la 8 tekstaj afiŝoj de la ekspozicio. Tiaj kompreneble servas nur al tiaj eble ne oftaj vizitantoj, kiujn la temo ekinteresas pli profunde.
Lerniloj
La lernolibroj en la ekspozicio estis ekzempleroj el la normala libraro de la biblioteko, kun unu escepto:: la lernolibro de Stano Marček freŝe aperis en la finna kaj povis lastmomente esti metita surbreten. La finnan version faris Tuomo Grundström .
En vitra montroŝranko
Ekde la unua Unua Libro (tamen ja ne la originala eldono) ĝis diverstemaj lumdiskoj.
Filatelaĵoj
Ankaŭ la nova poŝtmarkofolio de UEA kun portreto de Ivo Lapenna troviĝas inter la filatelaĵoj.
RSS feed- Feeds for Turku prezentas la lingvon – Subscribe to the latest items added to this album.
- ipernity © 2007-2019
- Help & Contact | ipernity Team blog | About ipernity | History | Prices | Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy policy | Terms of service | ipernity for Android | Donate
-
Facebook
Twitter - Find us on:
- Language
- English