Atentu, boacoj!

Al Zamenhof-arbaro

Among Harri Laine's albums



Atentu, boacoj!

Mi ekveturis de Kajaani kaj mia vojaĝcelo estas Taivalkoski, ĉ. 200 km norde. Jen mi alvenas al Hyrynsalmi kaj tie renkontas la sudan limon de la Boaca Regiono, kiu ampleksas la tutan nordon de Finnlando, ĉirkaŭ trionon de la lando. Tie regas specialaj leĝoj pri rajto bredi boacojn kaj ilin paŝti. Ankaŭ kelkaj grandaj rabobestoj estas tie malpli strikte protektitaj ol en la ceteraj partoj de la lando. Antaŭ ĉio: veturiganto de aŭto memoru, ke la bestoj povas staradi sur vojoj aŭ kuri antaŭ aŭton. Ekzistas…

La unuaj boacoj survoje

La boacoj aspektas iom taŭzitaj ĉi-sezone. Ili ŝajnas tute ne timi aŭtojn. En varma somera vetero blovas pli freŝa vento sur la vojoj ol en la arbaro. Tio forigas kulojn kaj aliajn insektojn kaj tial altiras boacojn.

Solulo

La boacoj estas iom kapricaj kaj povas aperi kiam ajn.

Etulo kuras

Boacido kuras por atingi la patrinon.

Finfine: Taivalkoski

Post longa veturo mi atingis la limon de Taivalkoski. Estas ankaŭ provinca limo: mi nun eniras la provincon Norda Botnio. La vojo estas nomata “Metsäkyläntie”, vojo de Metsäkylä. Mi neniam antaŭe estis ĉi tie, sed mi iam legis la nomon Metsäkylä en esperanta teksto. Eblas ion atendi.

Proksimiĝas la Arbara Vilaĝo

Mi jam proksimas al la vilaĝo Metsäkylä en suda Taivalkoski. La nomo signifas simple Arbara Vilaĝo, nomo kiu trafe priskribus multajn vilaĝojn en Finnlando. La verda kesto maldekstre enhavas sablon, unuan helpon por aŭtisto, kiu malbonŝance veturas laŭ la kruta deklivo en vintra vetero kiu neatendite glaciigis la vojon.

Interesa vojmontrilo

Ĉe la vojo kiu kondukas de Taivalkoski suden al Puolanka kaj Suomussalmi, mi ekvidis ŝildon kun la simpla teksto “Esperanto 2.6 km”. Tiun lokon nepre necesas viziti.

Pli proksime

Ŝajnas, ke mi jam proksimas al la celo, ĉar estas pli detalaj surskriboj.

“Pasporta servo”

30 items in total