Neĝo kaj glacio (4 marto)

Aglejo


Interreta fotilo registras okazaĵojn ĉe fiŝagla nesto sur insulo en Sudokcidenta Finnlando. Mi metis ĉi tien kelkajn ekrane kaptitajn fotojn, kiuj montras la alvenon de printempo, kiam fordegelas la mara glacio, kaj vivon de birdoj en la nesto. La neston iam konstruis fiŝagloj, sed ankaŭ maragloj ŝajnas interesiĝi pri ĝi. Ambaŭ specoj videblas en la bildoj. La fotilon metis kaj posedas la Faka Al…  (read more)

Frosta nesto

La fiŝaglan neston, pri kiu mi plurfoje raportis, kovras neĝo, sed la maro estas ankoraŭ parte senglacia. La foto estis farita ĉ. la 14-a horo. Proksima veterobservejo tiam indikis temperaturon je minus 15 gradoj. (antaŭaj fotoj en la albumo Aglejo .) (2 januaro 2010, h. 13:54; © TurkuAMK)

Fiŝagleja lumo

Sur ferdeko de Viking Amorella , kiu veturas de Turku al Stokholmo, videblas du intermitaj lumoj instalitaj sur la insuloj Själö/Seili kaj Högholmen/Korkiasaari. Sur la turo, kiu portas la supran-dekstran lumon, situas nesto de fiŝaglo. Mi iam raportis pri ĝi, sed neniam mem vizitis la lokon. – Vidu la albumon "Aglejo" ), kaj tiutemajn blogaĵojn de 2009, same la hodiaŭan .
29 items in total