Neĝo kaj glacio (4 marto)

La maron ankoraŭ kovras glacio kaj restas neĝo sur ĝi. Tamen, en la nesto jam ne troviĝas neĝo. ĉar ĝin fordegeligis printempa sunbrilo. Vidu ankaŭ mian blogan artikolon de la 19-a de marto 2009. La fotoj pri ĉi tiu nesto estas kopiitaj el natureit.net/site/saaksikamera.php. La retejon posedas kaj la fotilon instalis la Faka Altlernejo en Turku.

Griza korvo (8 marto)

Korniko observas la ĉirkaŭon el agla vidpunkto. Klare videblas, ke jam degelas la neĝo sur la glacio.

Neĝo revenis (13 marto)

La vintro ankoraŭ ne volas cedi. Ree videblas neĝo sur la mara glacio kaj en la nesto. Sed printempo antaŭenmarŝas: en la malantaŭo jam tute malaperis glacio.

Ĉu skolto, ĉu spiono? (16 marto)

Maraglo blankvosta haltas por kelkaj minutoj. Ĉu ĝi esploras pri taŭga nestejo? Ĉu ĝin eble interesas la hejmo de fiŝaglo? Kio okazos, kiam la fiŝagloj revenos el Afriko? – La surmara glacio rapide degelas. Restas nur flosego meze de la golfo kaj iometo ĉe la bordoj.

Nebulo (17 marto)

Densa nebulo kaj sunlumo.

Printempo atendas (19 marto)

En sunbrilo la naturo aspektas jam preskaŭ somera, ĉar abundas pingloarboj kiuj verdas la tutan jaron. Bonvenon hejmen, agloj, jam ĉio ŝajnas preta! Fiŝagloj kutimas okupi saman neston dum pluraj jaroj. Post sia alveno ili riparos la neston. Tamen nenio estas certa en la naturo: eble la birdoj decidas elekti alian neston, eble ĉi tiun okupos maragloj, eble la fiŝagloj pereis dum la longa vojaĝo al kaj de Afriko – kiu scias. Mi povas nur atendi.

Ŝipo (21 marto)

Granda blanka ŝipo videblas inter la insuloj, proksime al la horizonto. Per horaroj kaj la blanka koloro mi konjektas, ke ĝi estas Galaxy, ekveturis de Turku je 8:15 kaj atingos Stokholmon je 18:15, post 11-hora veturado. Ĉi tiu foto estas posta aldono al la serio en la blogaĵo pri agloj.

Noblaj aglomienoj

La maragloj ŝajnas jam certaj pri la afero: “Ĉi tio estas nun nia nesto.” – Kompatindaj fiŝagloj! (Blogaĵo 3 aprilo 2009)

Atenton, ŝipo!

Vidu, tie fore iras ŝipo! La bildo montras klare, kio donis nomon al la birdo: blankvosta maraglo, Haliaeetus albicilla.
29 items in total