Oomurasaki ankoraŭ vivas

ILEI, Ranzan, Japanujo, 2007

Among Harri Laine's albums



ILEI kolektiĝis

Partoprenantoj de la 40-a konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

Japana ĝardeno

Marjo admiras la parkon de la Virina Instituo en Ranzan.

Oomurasaki ankoraŭ vivas

La urbo Ranzan estas konata kiel urbo de la bela granda papilio Sasakia charonda (Hewitson), japane オオムラサキ aŭ 大紫 (oomurasaki, granda purpura). La tutan vivociklon de la papilio, tra la stadioj ova, larva kaj pupa al la bela plenkreska papilio, prezentas muzeeto en arbara parko proksima al la urbo Ranzan. La papilio maloftiĝis, sed ankoraŭ vivas ĉirkaŭ Ranzan.

Ranzan: Strata luko kun insektoj

La urbo Ranzan (Saitama, Japanujo) estas konata pro la bela granda papilio oomurasaki. Tiu simbola insekto de la urbo videblas, kune kun cikado kaj lampiro, eĉ sur la strataj gisferaj kloakokovriloj.

Hori-san muzikas

HORI Jasuo kaj tradicia japana bekfluto.

Vesperoj estas por amuzo!

Ĉu ne?

Ĉi tiun donacon mi amas!

Japana inventemo: ĉi tiu ludilo imitas la laŭtan sonadon de cikadoj, kiu ĉirkaŭvolvis nin la tutan tempon en Ranzan. La ilo ŝajnas tre simpla, sed ĝi havas plurajn interesajn detalojn. Ekzemple la rezino en la sulko sur la bastoneto estu ĝustamezure fiksiĝema kaj frikcia, por ke ĝi bone tremigu la ĉirkaŭvolvitan fadenon. La fadeno transigas la tremadon al la membrano (kvazaŭ tambureto) sur la peza peco ĉe la alia fino de la fadeno. Dankon, Hori-san!

Improvize pri la finna

Kiam evidentiĝis, ke ne eblas utiligi komputilon, mi devis rapide elpensi ion por montri pri la finna lingvo okaze de la eta Lingva Festivalo en Ranzan.

La persa lingvo

Hamzeh Shafiee prezentas sian lingvon dum la Lingva Festivalo en Ranzan.
30 items in total