Lingvo de Nenieslando

En lernejoj, 1961

Among Harri Laine's albums



Lingvo de Nenieslando

“En Somero oni lernas la lingvon de Nenieslando” estas la titolo de dupaĝa artikolo en semajna gazeto finna (Viikkosanomat, 26 majo 1961).

Hungaro el Nenieslando

Instruisto István Morocz kaj lernanto Tapio Helin profundiĝas en la sekretojn de la internacia lingvo. Vidu la blogaĵon Bonvenon, István Mórocz! .

“Aminda kaj bonaspekta”

La semajna gazeto Viikkosanomat, en sia numero de la 26-a de majo 1961, rakontas pri juna hungara instruisto en la mezlernejo de Somero, Finnlando. Lia nomo estas István Mórocz kaj li instruas Esperanton, geografion kaj desegnadon. La artikolo priskribas lin kiel simpatian, (nefinnece) vervan instruiston, kiun la infanoj tre ŝatas.

En faka gazeto

Artikolon titolitan “La etaj esperantistoj de Piispanristi” publikigis la porinstruista revuo Opettajain lehti (17 junio 1961). La vigla gestanto estas István Mórocz, maldekstre sidas Vilho Setälä kaj meze en la bildo estas Jorma Ahomäki.

Vigla diskutado

La raporto priskribas la Popolernejon en Rauvola, kiel Jorma Ahomäki instruis esperantiston al 11- ĝis 12-jaraj infanoj. En la tiama lerneja sistemo de Finnlando, oni normale tute ne instruis fremdajn lingvojn en t.n. popollernejoj.

István kaj Marjo

Instruisto kaj disĉiplino, revido post jaroj. (István Mórocz kaj Marjo Laine)

István, Jorma kaj lernantoj

Instruisto István Mórocz kaj lernejestro Jorma Ahomäki (maldekstre en la foto) kun lernantoj 11–12-jaraj en la popollernejo de Rauvola, apud Turku, en sudokcidenta Finnlando. Bildo el la jaro 1961. – István instruis Esperanton en alia lernejo (en Somero) sed vizitis ankaŭ la lernejon de Jorma. Kaj István kaj Jorma havas jam paĝaron en Ipernity, sed bedaŭrinde ankoraŭ nur malmulta enhavo troviĝas tie. Ambaŭ instruistoj-veteranoj havas multegon por rakonti, kaj mi esperas, ke ni iam vidos ĉi tie ampleksajn k…