• Sur somera herbejo

    Ĉu vi scias ĝian nomon?

  • Kiu papilio?

    Papilioj estas mirinde multaj kaj mi nur malbone konas ilin. En interreto troviĝas bonaj fotoj pri similaspektaj specoj, sed ju pli mi ilin rigardas, des pli mi konfuziĝas. Ŝajnas esti certe. ke temas pri la familio Nymphalidae, eble subfamilio Heliconiin…

  • Velkinta floro



  • Profunda nokto somera

    Meznokto ĉe unu el la 180 000 lagoj de Finnlando. Fotita 8 minutojn post la noktomezo inter la 21-a kaj 22-a de junio 2008. La suno subiris je 23:14 kaj leviĝis je 03:37 (la malsimetrion kaŭzas la horzonoj kaj la somera tempo).

  • Aŭtuna kverko

    Jam duone flavas ĉi tiu kverko proksime al mia hejmo. Komparu la pompe verdan hispanan arbon de Manolo , kaj mian printempan senfolian kverkaron. La kverko en ĉi tiu bildo tamen sufiĉe bone eltenas, ĉar ankoraŭ videblas ia verdo, dum multaj betuloj jam he…

  • Sciuro

    Se ne tiun sur la kverko, almenaŭ ĝian amikon en proksima pino mi kaptis. Videblas ankaŭ blanka trunko de betulo kaj ties flavaj folioj, iom verdaj folioj de acero, kaj ruĝaj beroj de kratago.


  • Vipuro

    Duonmetra vipuro (Vipera berus) ne facile distingeblas sur brune griza pado.

  • Vipuro

    En makulo de sunlumo, kie ne ombras arboj, ĝi videblas pli bone. Bela besto, verŝajne vipurino. Ĉu ĝi estas graveda aŭ nur bone manĝis?

  • Ne videblas eĉ unu alia insulo

    La glacia epoko, kiu finiĝis antaŭ 10 000 jaroj, kreis la artajn formojn de la insulo. Glacia tavolo kelkajn kilometrojn dika pezis sur la baza roko kaj, moviĝante kun sablo kaj gruzo, frotis kaj erodis, ondume glatigis kaj poluris la ŝtonan surfacon.


  • Ne neĝas kaj tamen neĝas

    Venteto kreas blankan vualon super la vojo, disŝutante molan frostan neĝon de sur la branĉoj.

  • Alloga banejo

    Vintra banejo-naĝejo ĉe marbordo. Pumpilo subakva movas la akvon tiel, ke ĉiam restas senglacia loko por la amantoj de frosta baniĝo. La temperaturo de la surfaca akvo estas ĉirkaŭ nulo. – Proksime staras ankaŭ ŝvitbanejo.

  • Nokta preterpaso

    Ŝipo de Turku al Stokholmo, en aŭtuna mallumo, preterpasas la insulon Norrskata en Sudokcidenta Finnlando. Vento vipas la lastajn flave brunajn foliojn de la surbordaj arbetoj.


  • Du korvoj

    Du grizaj korvoj (kornikoj) observas la mondon. Ili elektis por si bonan rigardejon, la supron de plej alta betulo. Kial la proksimaj piceoj tiel okulfrape diferencas: unu estas plena de konusoj, dum la aliaj ŝajnas tute senfruktaj?

  • Verda fringo, sentima manĝanto

    Hodiaŭa (1 marto 2009) bildo pri nia korta birdomanĝujo. La verda fringo en la bildo sidadas ĉe la trogeto kaj trankvile satigas sin per la proponataj semoj de sunfloro. Paruoj grandaj kaj bluaj kutimas nur rapide kapti semon per beko kaj tuj forflugi al…

  • Likeno sur roko

    Ĉi tiu likeno kreskas sur vertikala surfaco, kiun iam faris homoj rompante rokon pro vojkonstruo. La likenmakulo estas larĝa je kelkaj centimetroj kaj eble dika je unu–du milimetroj. – Mi ne scias la nomon de la bela surroka likeno. Rapida serĉo montras,…


  • Inkofungoj

    Triopo da skvamaj inkofungoj rapide elteriĝis en nia ĝardeno en oktobro. La fungoj baldaŭ forkonsumiĝis, ili kvazaŭ digestas sin mem kaj fariĝas nigra inkeca fluidaĵo. La plej granda estas ĉ. 20 centimetrojn alta, 7 cm dika. Kiam junaj, ĉi-specaj inkofung…

  • Printempo de burdo

    Sola burdo kolektas polenon sur floro de saliko. Nun ĝi vivas sen kunuloj, sed se ĝi sukcesas trovi taŭgan nestejon kaj kolekti sufiĉe da poleno por nutri idaron, ĝi estos reĝino de eta burdaro.

  • Printempo de musnesto

    En ĉi tiu mola bulo el sekaj herboj verŝajne loĝis travintre kampomuso (Microtus agrestis). La nesto estis bone ŝirmita sub neĝo, sed kiam tiu fordegelis, la bulon maskas nur ĝia malbrila koloro. Baldaŭ ĝin nevidebligos la lupino ekkreskanta apude, kaj al…


51 items in total