Krepuskas sur tombejo

Blanko sur tomboj

Among Harri Laine's albums



Krepuskas sur tombejo

Finfine ni havas iometon da neĝo por Kristnasko, nur iometon. Hodiaŭ, du tagojn antaŭ la festo, jam multaj kandeloj lumas sur tombejoj. Morgaŭ, la antaŭtagon de Kristnasko, vere amasiĝos aŭtoj sur la vojoj ĉirkaŭ la katedralo, kiam homoj venas kun kandeloj kaj alumetoj al la tomboj de siaj parencoj. La foton mi faris je 15-a horo kaj duono. Pasis unu tago post la vintra sunhalto, kaj la suno jam subiris antaŭ kvaronhoro. Krepuskas, kaj la mallumiĝo pli kaj pli klare elstarigos la kandelan lumon. – Alia bild…

Venas vespero

La fasado de la preĝejo (la Katedralo de Espoo) estas lumigata kaj ie-tie staras lampfostoj. Kiam ĉion kovras neĝo kaj estas mallume, la tombejo havas apartan ĉarmon: ĉie brilas kaj rebrilas varma kandela lumo sur la bluete malvarma blanka fono. Mi fakte ne scias, ĉu pli ĉarmas la sama tombejo en nigra, senneĝa oktobra-novembra nokto, okaze de la alia tradicia tombokandela festo, la Tago de Ĉiuj Sanktuloj. Tiam ni malofte havas neĝon, ĉion kovras nigra aŭtuno kaj nur la kandeloj, sen ia ajn neĝa rebrilo,…

Jam proksimas nokto

En dudek minutoj jam pli mallumiĝis, kaj la fajretoj pli kaj pli elstaras en la vespera trankvilo de la tombejo. Jam multe da kandeloj, sed morgaŭ eĉ multe pli.

En mallumo

La sama tombejo la 24-an de decembro je la 18-a horo. (Alia, preskaŭ samloka foto farita la antaŭan tagon.)

Zorgu pri via rubo!

Ne forgesu la praktikaĵojn! La plejmulto de la surtombaj kandeloj brulas en plastaj ujoj, ofte sub metala kovrilo. Tio signifas poste multan rubon. Por la vintra, malluma, kandela sezono la tombejo havas tri specojn de rubujoj: unu por plasto kaj kandel-restaĵoj, unu por metalaĵoj kaj unu por ĉio alia. Ĉiu el ili iros malsaman vojon: la unua en bruligejon por produkti elektron kaj varmon, la dua en metalfandejon kaj la tria, bedaŭrinde, plenigos forĵetejon. – Somere la kandel-kolektujojn anstataŭas ujo por…

Restaĵoj, 1

Postkristnaske, rubujo por plastaĵoj aspektas ĉi tia. Kvankam estas klaraj instrukcioj pri tio, ke nur bruligeblaĵojn oni enmetu, ĉiam troviĝas ankaŭ io alia: ne ĉiuj volas aŭ komprenas apartigi la metalajn kovrilojn en la apudan kolektujon. Mi ŝatas unu aferon, kiun pruvas ĉi tiu foto: ĉiuj kandeloj estas en blankaj aŭ senkoloraj ujoj. Aĉeteblas ankaŭ koloraj (precipe ruĝaj), sed tiaj, laŭ mia gusto, ne konvenas por la paca etoso de malluma tombejo. (Ĉi tiu foto apartenas al la albumo Blanko sur Tomboj)

Restaĵoj, 2

La metalkolektujo estas en perfekta ordo: nur metalaj kandelĉapoj troviĝas tie.

Sunsubiro sur tombejo, 2

25 januaro 2010, h. 16:04.

Sunsubiro sur tombejo, 1

25 januaro 2010, h. 16:00.