Harri Laine's photos


  • Jalavan kauppa, vilaĝa butiko

    La butiko restis sur sama loko kaj en sama konstruaĵo ekde 1883. Nun la butiko jam iom similas al muzeo, sed la posedantoj daŭre sukcesas vivteni ĝin en pli-malpli antaŭa stato per lerta elekto de sortimento kaj per aliaj allogaĵoj.

  • Flosanta laborbazo

    Simplaj flosoj el ligitaj arbotrunkoj servis kiel ripozejo kaj manĝejo-trinkejo por lignoflosistoj. Flosigado estis grava transportmaniero de ligno ĝis la dua duono de la 20-a jarcento.

  • Aini gvidas

    Aini Vääräniemi estis la ĉefa organizanto de la Aŭtunaj Esperanto-Tagoj en Taivalkoski. Ŝi estas ankaŭ oficiala gvidanto ĉe Kallioniemi, la infanaĝa hejmo de la verkisto Kalle Päätalo.


  • Bonvenon!

    Alvenas la buso de Turku-anoj.

  • Manĝejo

    La restoracio en Saija.

  • Bestoj el norda arbaro

    Remburitaj bestoj el Taivalkoski: urogalo, du specoj de mustelo, pirolo.


  • Manĝejo

    Hela, luma interno de la grizaj domoj.

  • Griza ekstero, hela interno

    La konstrustilo konservas lasas la eksteraĵon de la domoj senfarbe griziĝi, dum la interno restas hele lignokolora. La rezinhava pina ligno estas tre putrorezista konstrumaterialo.

  • Flirtu nia flago

    Hisu la flagon, la gastoj alvenas!


  • Saijan lomakartano

    La Feria Bieno Saija, konstruita el dikaj arbotrunkoj, estis nia loĝejo dum la Aŭtunaj Tagoj de 2016.

  • “Avoin kirja”

    "La Malfermita Libro", parto de monumento dediĉita al la verkisto Kalle Päätalo, en Taivalkoski, Finnlando. – Kreis Arja Lehtimäki, 2005

  • Boacoj

    Boacoj libere vagadas ĉie kaj ne timas veni sur vojojn.


  • Arbaroj, arbaroj

    Sur la vojo Penttilänvaarantie, tipa pejzaĝo en Kuusamo

  • La Boaca Lando

    Ni enveturas la Landon de Boacoj, la oficiale difinitan Boacan Regionon, kiu kovras proksimume trionon de la areo de Finnlando. Ĉi tio estas averto por aŭtistoj.

  • Bulonjo, ĉe la stacidomo Tintelleries

    Manifestacio de esperantistoj kolektiĝis ĉe la Zamenhof-monumento en la urbo de la Unua Universala Kongreso.


  • Sen muregoj

    Malliberejo en Suomenlinna. en idilia insula ĉirkaŭaĵo kun historiaj fortikaĵoj.

  • Al la insulo

    Mallarĝa 200-metra ponto kondukas nin al la insulo Seurasaari. La unua konstruaĵo estas nun kafejo, sed iam en ĝi loĝis la insula arbargardisto. La stilon de la domo, kun larĝa supra etaĝo, inspiris Norvega arkitekturo.

  • Feliĉon!

    Mi deziras feliĉon al K & M, kies festo koincidis kun granda festotago de ĉiuj Finnlandanoj.


1131 items in total