Harri Laine's photos


  • ILEI kolektiĝis

    Partoprenantoj de la 40-a konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  • Ranzan: Strata luko kun insektoj

    La urbo Ranzan (Saitama, Japanujo) estas konata pro la bela granda papilio oomurasaki. Tiu simbola insekto de la urbo videblas, kune kun cikado kaj lampiro, eĉ sur la strataj gisferaj kloakokovriloj.

  • Instruo pri sorobano

    S-ino Kimie MARKARIAN instruis uzon de sorobano, la genia japana abako, al la ILEI-konferencanoj en Ranzan, 2007. Ĉi tie ŝi (tria de maldekstre) staras meze de junaj sorobano-virtuozoj kaj ties familianoj. Ŝi portas grandan instruistan sorobanon.


  • Junaj matematikistoj

    Du junaj sorobanistoj montras la rezulton de ĵusa, rapidega kalkulo de la adicia kaj subtraha tasko surtabula. Ili jam tiom lertiĝis pri la bida matematikilo, ke ili eĉ ne bezonis fizikan sorobanon por la kalkulo: sufiĉis nur mense manipuli la ciferojn.

  • Kongresejo 2007, Jokohamo

    Vido al la kongresejo de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, ĉe la haveno. La foto estas farita sur la belvidejo de la Jokohama “Simbola Turo”, 273 metrojn super marnivelo.

  • Marista lerto

    Montro de tradicia faka lerto: La veloj de la granda muzea ŝipo Nippon Maru estis spektakle etenditaj kaj poste ree kunvolvitaj de japanaj maristoj, la etaj figuroj starantaj sur ŝnuregoj ĉe la velstangoj (jardoj).


  • “Esperantotie – Esperantovägen”

    Dum sia ĉefa kunveno, en marto 2008, Esperanto-Asocio de Finnlando ekskursis ankaŭ al Esperantovojo, apud kiu iam loĝis doktoro Vilho SETÄLÄ. Jam komence de la 1950-jaroj li nomis la vojon laŭ la internacia lingvo, kaj la urbo Espoo poste oficialigis tiu…

  • ILEI ekskursas

    En plenega aŭtobuso, Hori-san (HORI Jasuo) gvidas ekskursanojn dum la ILEI-konferenco en Ranzan, Japanujo, en aŭgusto 2007.

  • IMG 2878



  • IMG 2802


  • IMG 2773


  • Sofia Strato, Helsinki

    Stratnoma ŝildo el la jaroj, kiam Finnlando apartenis al la rusa imperio. Svede-finne-ruse: Sofiegatan / Sofiankatu / Софійская улица.


  • IMG 2760


  • IMG 2815


  • IMG 2820



1131 items in total