Harri Laine's photos


  • Patrino-protektanto

    La monumento de protektanta patrino proksime al la urbomezo de Ĉeboksari. La plej alta domo en la fono estas la sidejo de la registaro de la Ĉuvaŝa Respubliko.

  • Niskalampi

    Iam estis muelejo ĉi tie ĉe la forfluejo de lago Niskalampi.

  • Mössenkärr

    Ĉi tiu arbara lageto en la Centra Parko de Espoo estas duone marĉo, sed ĝuste la marĉaj lokoj donas bonajn nestejojn por anasoj.


  • Monumento al Joachim Gießner

    Ĉe la fervoja stacio de Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, situas monumento omaĝe al Joachim Gießner, fervojisto kaj aktivulo por la internacia lingvo.

  • Memore al viktimoj de nuklea radiado

    Detalo el monumento al viktimoj de radioaktivaj katastrofoj: Ĉernobyl', Semipalatinsk, Kombinat "Majak", Tockaja, Novaja Zemlja... (en Joŝkar Ola, ĉefurbo de Mariujo)

  • Malnovtipa ŝipo sur lago Asinoko

    La kratera ago Aŝi aŭ Aŝinoko (Asi-no-ko, lago de kanoj) en Hakone estas konata pro naturbelo.


  • Formigrantoj

    Kantocignoj vojaĝis suden kun ni. Ankaŭ ili bezonis nutri sin de tempo al tempo, kaj por tio taŭgas la kampo kun verda herbo.

  • Ĝis revido

    Ĝis revido, arbaroj de Taivalkoski!

  • Ĉu algo, ĉu likeno?

    Brune ruĝa algo (ĉu tamen likeno?) estis ofte videbla sur ŝtonoj en Taivalkoski kaj aliaj lokoj de Norda Botnio..


  • En la salono de Halkola


  • En la salono de Halkola

    En la hejmo de Aini Vääräniemi (dekstre), nia ĉefaktivulo en Taivalkoski.

  • Proksimiĝas la fino

    Kaforegalo en la salono de la bieno Halkola


  • Centra Oficejo

    Mebloj kaj dekoraĵoj en la CO.

  • Centra Oficejo

    Centra Oficejo en fabela arbaro.

  • Problemo

    Emerita ĝenerala direktoro cerbumas, ĉu la fabelarbara CO taŭgus kiel nova laborejo.


  • La Arbaro vokas

    Antaŭ la fabela Zamenhof-arbaro

  • Surogata brulaĵo por motoroj

    Iama fabriko de lignopecetoj uzotaj en produktado de lignogaso, milittempa brulaĵo por motoroj manke de oleo. La energion en lignogaso donis ĉefe karbona monoksido kaj hidrogeno

  • Pri historio

    Osmo Buller interpretis por ni interesan rakonton de Tuomo Horsma pri la terena relvojo de la Germana armeo. Montriĝis, ke s-ro Horsma, prezidanto de la komunuma estraro en Taivalkoski, estas vera ĉiosciulo pri loka historio.


1131 items in total