Ŝavaĵo
La irlanda verkisto George Bernard Shaw testamentis monon por krei pli bonan skribon por la angla lingvo. Post lia morto, la komisiitoj aranĝis konkurson pri reformita skribo kaj fine publikigis unu teatraĵon de Shaw en du-skriba eldono. Ĉi tio estas la komenco de la verko: maldekstre la teksto presita Ŝav-alfabete, dekstre en la tradicia angla ortografio. La linioj de la novstila skribo estas okulfrape pli mallongaj ol tiuj de la normala teksto. – (G. B. Shaw, Androcles and the Lion, Penguin Books, 1962)
Latest comments
–
Subscribe to comments on this doc.
Paŭl Peeraertspro says:
http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=trigamba
Harri Lainepro replies:
Toeko says:
Kaj tiu ĉi "ŝavaĵo" (terurega vorto) - ja reduktas eluzon de farbo multe pli. :-)
Harri Lainepro replies:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Mi taksus, ke ĝi estis fine de ĉiu 3-4-a vorto (preskaŭ ĉio, kio finiĝas je konsonanto). Do vere sufiĉe granda kvanto. Mi legis en infaneco kalkulon, „kiom da libroj oni povas eldoni jare“ per tiu reformo :) Imprese kaj bone memoreble! :)
Samtempe okazis ankaŭ grandigoj — kelkloke oni uzis literon „i“, sed poste ĉiam nur „и“, iom pli grandan :)
Harri Lainepro replies:
Se la Ŝava skribo ŝparus paperon kaj inkon por la angla, eble eĉ pli multe da arbaroj saviĝus pro simila reformo por la franca. En franca teksto svarmas literoj, kiuj ŝajnas (al mi, ja malklerulo) havi nur ornaman funkcion.
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies: