Harri Laine

Harri Laine

Posted on 09/03/2009


Photo taken on September  1, 2009


With...

Harri Laine

See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

678 visits

Harri & studejo

Harri & studejo
Fotis István Mórocz

Comments
Katalin Kovats
Katalin Kovats
Saluton, Harri!
8 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Saluton, Katalin! Vi havis la ŝancon vidi ĉi tiun bildon pri mi, dum ĝi, pro mia erareto, kelkdek minutojn estis publike videbla. La foton faris István Mórocz kaj mi vidas, ke ĝi troviĝas ankaŭ sur lia ipernity-paĝo..

La konstruaĵo malantaŭe estas Teknika Universitato. Tie, sub la amfiteatreca tegmento, situas du grandaj aŭditorioj, kiuj servis kiel la salonoj Zamenhof kaj Grabowski dum la 54-a Universala Kongreso (Helsinki, 1969).

Nu bone, mi lasos la bildon resti publika kaj esperas, ke István ne protestos pro tio, ke mi utiligas lian foton. Kun István mi rondveturis du tagojn en la regiono de Helsinki. Ni konatiĝis interalie kun verkoj de la fama arkitekto Alvar Aalto (1898–1976) kaj vizitis ankaŭ liajn hejmon kaj laborejon. La ĉefa konstruaĵo de la Teknika Universitato kaj ankaŭ ĝia biblioteko estas kreaĵoj de Aalto el la 1960-jaroj.

Aalto estas tia famulo (en Finnlando), ke nova universitato naskota komence de 2010 (kunfandiĝos la Teknika kaj du aliaj samnivelaj altlernejoj) havos la nomon Aalto-Universitato. Tio estos la dua Finnlanda universitato nomita omaĝe al faka eminentulo. Ĝis nun la sola estas la muzika Sibelius-Akademio.
8 years ago. Edited 8 years ago.
Katalin Kovats has replied to Harri Laine
Do, kion diri. Mi ĝojas, ke mi kaptis vin, sed nur pro mia enskribo vi ne bezonas gardi la bildon publika.
Tamen certe multaj aliaj ĝojos vidi vin ĉi tie ridi.
Ĉion bonan al vi, amike, Katalin
8 years ago.
Harri Laine has replied to Katalin Kovats
Simple diru nenion! Estis tute amuza koincido. Nun mi atendos, kiam advokato de István vokos min al juĝejo :)
8 years ago.
Ania
Ania
Saluton Harri : )
Mi ankaŭ tre ĝojas, ke tiu ĉi foto estas ankoraŭ ĉi tie. Ĝis nun mi povis vidi nur unu detalon de via vizaĝo. Nun mi povas simple vidi la simpatian homon.
Korajn salutojn - Ania
7 years ago.