Harri Laine Uploaded on August 19, 2009
by Harri Lainepro

This photo is also in:

More information

This doc is public
All rights reserved
  1. Taken on Wednesday August 5th, 2009 at 14:30
  2. View all sizes
  3. Download the original file
  4. 111 visits

Amasmurdo, 1 


“En amaso eĉ morto estas pli gaja” (Proverbaro Esperanta) – Detalo el la antaŭo de de mia aŭto post 1000-kilometra veturo en Finnlando. Ŝajnas, ke plejmulto de la kuloj estis bone manĝintaj, ĉar videblas tiom da freŝa ruĝo. Ĉu restoj el homa kaj alia mamula sango? Aŭ eble la malsataj, nenion manĝintaj insektoj estis tiom malpezaj, ke la aerkirloj antaŭ la rapidanta aŭto facile ĵetis ilin supren kaj tiuj mirakle savis sin.

3 Comments / add your comment?

Maria says:
Hm, mi ne aparte kompatas la kulojn... Kuloj estas unu el la malavantaĝoj de la finna somero.

Cetere mi tre ŝatas legi la interesajn tekstojn ĉe viaj fotoj!

Salutas amike,
Maria
Posted 3 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro says:
Koran dankon por viaj belaj vortoj, Maria!
Posted 3 months ago. ( permalink )
brilanto* says:
Mi samopinias al la dua alineo, kiel kutime.

Laŭ mia imago dependas de la rapideco, ĉu aŭ kiom da insektoj postrestas de ŝoforado. Ju pli rapide, des pli kompreneble - kaj ekas laŭ mi ekde 80-90 km/h.
En iu matematika lernolibro en unu tasko muŝo flugis kun 35 km/h - sed mi ne estas fakulo, kaj certe dependas de pliaj fizikaj faktoroj: alteco super la strato, vetero ktp.
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...