Du kantocignoj (Cygnus cygnus). Mi rapide fotis ilin tra aŭta fenestro, sur lageto en sudorienta Finnlando. Mia simpla fotilo ne estis la plej taŭga ilo por tia situacio, foti birdojn de iom longa distanco. – Troviĝas multaj fotoj pri cigno en ipernity. Inter tiuj estas rave belegaj bildoj, sed la plej multaj montras la tuberbekan mutan cignon (Cygnus olor).
Kantocigno estas la nacia birdo de Finnlando. Dum jarmiloj, la birdon bildigis artistoj, ekde prahomoj kiuj ruĝfarbe desegnis ĝin sur rokoj ĝis modernaj artistoj. Ĝi rolis mitologie kaj simbole, kiel la mistera Cigno de Mortejo fone de Kalevala-tema pentraĵo de Gallén-Kallela. Paron de flugantaj kantocignoj oni vidas ankaŭ sur moderna ĉiutagaĵo: vidu bildon pri la finna 1-eŭra monero.
Por multaj cignofotoj el Finnlando, pli belaj ol mia bildo, vidu kion havas Roomeri kaj aliaj. Tie rolas kaj la muta kaj la kanta cigno, kaj okaze ankaŭ unu fama velŝipo, "La Cigno de Finnlando".
Send a message
Search for members



Tjeri says:
Ĉu ĝi estas ankaŭ "la cigno de Tuonela" verkita de Sibelius?
Harri Lainepro replies:
Harri Laine edited this comment 3 months ago.
Roomeripro says:
Harri Lainepro replies: