Harri Laine

Harri Laine

Posted on 08/10/2009


Photo taken on August 10, 2009



See also...


Keywords

fiŝaglo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

537 visits

La gefiloj prifierindaj

La gefiloj prifierindaj
La du fiŝaglidoj revenis por manĝi fiŝon, kiun la dekstra birdo bekas tenante la frandaĵon per siaj fingroj. Surmare, dekstre supre, videblas du velboatoj.

Mi ne scias, ĉu la gepatroj ankoraŭ alportas manĝaĵon, ĉu la junaj gefratoj jam mem fiŝas. Ĉiuokaze, ili nun devas rapide lerni sendepende vivi. La dorson kaj flugilojn de juna fiŝaglo ornamas helaj plumorandoj, kiuj donas al la tuta birdo blanke makulitan veston. Tiel oni ankoraŭ klare distingas ilin disde plenkreskuloj.
(10 aŭgusto 2009, h. 13:57; © TurkuAMK)

Comments